Saluton! Ni interesiĝas pri la lernado, disvastigado kaj uzado de la lingvo internacia.
Ni estas la Esperanto-grupo por Reading, Oksfordo kaj la Tamiza Valo. La grupo bonvenigas homojn kiuj loĝas ekster de nia regiono, en la cetero de Anglujo, de Britujo kaj de la tuta mondo!
La grupo renkontiĝas por babili, ludi ludojn kaj kafumi. La celo estas uzi la lingvon kiel eble plej ofte kaj kiel eble plej bone. Ni kutime ne gastigas formalajn prelegojn, kvankam de tempo al tempo iu el la anoj prezentas aŭ prelegetas pri interesaj temoj.
Kelkaj el la renkontiĝoj de la plej afabla Esperanto-grupo en la mondo okazas en la interreto. Ni bonvenigas gastojn el la tuta mondo. Venu.