Kafo, kuko kaj... Esperanto! (+ vizito al muzeo!)
10:30 - 13:30
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Surloka renkontiĝo de la Esperanto-grupo de Reading kaj Oksfordo

Kunveno/Evento

grupo.jpeg 876 kB
Venu al la sekva renkontiĝo de la plej afabla Esperanto-grupo en la mondo!

La grupo kore bonvenigas ĉiajn parolantojn, de la komencantoj ĝis la spertuloj. Se vi neniam spertis babiladon en la lingvo, venu kaj ekparolu!

Ni renkontiĝos de la 10.30 matene ĉe la kafejo de Modern Art Oxford, 30 Pembroke Street, Oxford OX1 1BP. La kafejo troviĝas ĉe la teretaĝo. Trovu ĝin tuj apud la enirejo.

Post la kafumando, babilado kaj multe da ridado, eblos kune promeni laŭ la ĉarmaj kanaloj kaj stratoj de la urbo Oksfordo.

NB: Bonvolu sciigi nin antaŭe, ke vi intencas ĉeesti. Sendu retmesaĝon al la retadreso ĉi-dekstre. Tiel ni scios kiom da homoj ni atendas kaj povos pli bone elekti kie sidi en la renkontiĝejo.

Venu por uzi vian Esperanton kun aliaj parolantoj en amika etoso.
Informoj

www.meetup.com/reading-esperanto-...
rico(ĉe)esperanto.org
Modern Art Oxford, 30 Pembroke St, Oxford OX1 1BP

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto