Surloka renkontiĝo de la Esperanto-grupo de Reading kaj Oksfordo
Kunveno/Evento
LEK_REG_020923_3n.jpg1,05 MBJen aldona renkontiĝo de la Esperanto-grupo de Reading, Oksfordo kaj Tamiza Valo. Por festi la aldonan renkontiĝon, ĉi-foje ni okazigos ĝin eksterhejme, en la ĉefurbo, Londono! **** Venu al la sekva renkontiĝo de la plej afabla Esperanto-grupo en la mondo kaj festu kun ni la Zamenhof-tagon!
La grupo kore bonvenigas ĉiajn parolantojn, de la komencantoj ĝis la spertuloj. Se vi neniam spertis babiladon en la lingvo, venu kaj ekparolu!
La kunveno komenciĝos je la 10:30 matene en Black Sheep Coffee, tre bela kafejo, kiu troviĝas nur tri minutojn piede de Paddington. Adreso: Black Sheep Coffee Paddington Central, 2 Kingdom Street · London W2 6BD
NB: Bonvolu sciigi nin antaŭe, ke vi intencas ĉeesti. Sendu retmesaĝon al la retadreso ĉi-dekstre. Tiel ni scios kiom da homoj ni atendas kaj povos pli bone elekti kie sidi en la renkontiĝejo.
Venu por uzi vian Esperanton kun aliaj parolantoj en amika etoso.