Surloka renkontiĝo de la Esperanto-grupo de Reading kaj Oksfordo
Kunveno/Evento
LEK_REG_020923_3n.jpg1,05 MBJen aldona renkontiĝo de la Esperanto-grupo de Reading, Oksfordo kaj Tamiza Valo. Por festi la aldonan renkontiĝon, ĉi-foje ni okazigos ĝin eksterhejme, en la ĉefurbo, Londono! **** Venu al la sekva renkontiĝo de la plej afabla Esperanto-grupo en la mondo.
La grupo kore bonvenigas ĉiajn parolantojn, de la komencantoj ĝis la spertuloj. Se vi neniam spertis babiladon en la lingvo, venu kaj ekparolu!
La kunveno komenciĝos je la 10:30 matene en Black Sheep Coffee, tre bela kafejo, kiu troviĝas nur tri minutojn piede de Paddington. Adreso: Black Sheep Coffee Paddington Central, 2 Kingdom Street · London W2 6BD
NB: Bonvolu sciigi nin antaŭe, ke vi intencas ĉeesti. Sendu retmesaĝon al la retadreso ĉi-dekstre. Tiel ni scios kiom da homoj ni atendas kaj povos pli bone elekti kie sidi en la renkontiĝejo.
ATENTU: Niaj kunvenoj kutime okazas sabate, sed tiu ĉi okazos dimanĉon la 5-an de julio.
En la sama tago, en la posttagmezo okazos komuna piedirado de la Londona Esperanto-klubo tra la stratoj de centra Londono. Por pli da informoj, horaro, detaloj, bv. sendi mesaĝon al la ret-adreso ĉi-flanke aŭ vidu https://eventaservo.org/e/1cfb1a
Venu por uzi vian Esperanton kun aliaj parolantoj en amika etoso.