Surloka renkontiĝo de la Esperanto-grupo de Reading kaj Oksfordo
Kunveno/Evento
IMG_3683.jpeg1,52 MBVenu al la sekva renkontiĝo de la plej afabla Esperanto-grupo en la mondo.
La grupo kore bonvenigas ĉiajn parolantojn, de la komencantoj ĝis la spertuloj. Se vi neniam spertis babiladon en la lingvo, venu kaj ekparolu!
Ni renkontiĝos de la 10.30 matene ĉe Georgina’s Cafe, Avenue 3, Oxford Covered Market, Market Street, Oxford, OX1 3DZ.
Eniru la subtegmentan bazarejon de la 'High Street' aŭ de 'Market Street'. Georgina's troviĝas en 'Avenue 3', ne tro for the la centra poŝtkesto, inter Brothers Cafe kaj Covered Arts. Vi devas supreniri la ŝtuparon por trovi la kafejon.
Post la kafumando, babilado kaj multe da ridado, ni proponas promenon tra la ĉarmaj stratoj de la urbo Oksfordo, cele al vizito de 'Modern Art Oxford' por esplori ties ekspozicion, sed ankaŭ por viziti ties kafejon kaj vidi ĉu ĝi taŭgus por niaj renkontiĝoj. Do, venu helpi al la decido!
NB: Bonvolu sciigi nin antaŭe, ke vi intencas ĉeesti. Sendu retmesaĝon al la retadreso ĉi-dekstre. Tiel ni scios kiom da homoj ni atendas kaj povos pli bone elekti kie sidi en la renkontiĝejo.
Venu por uzi vian Esperanton kun aliaj parolantoj en amika etoso.