Inter januaro kaj marto 1908 pli ol cent kvindek internaciaj gazetoj raportis, ke la disputita areo fariĝus Esperanto-ŝtateto. Iel ĝi fariĝis la Monako de la Nordo. Tiam la ĉefa kuracisto de la zinkominejo,
Wilhelm Molly provis sur la teritorio
Neŭtrala Moresnet krei la unuan Esperanto-ŝtaton. Wilhelm Molly estis inspirita de
Gustave Roy, ambaŭ framasonoj: ili celis igi Moresneton la unua
Esperanta regno, nomata "Amikejo". Legu plu sur Vikipedio: https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Moresnet_neŭtrala
Detaloj pri la muzeo aperas en la paĝo
http://walloniebelgiquetourisme.be/fr-be/content/musee-vieille-montagne-a-la-calamine Ni uzos Audioguide en la muzeo; ĉiu simple elektos sian denaskan lingvon. Esperanton ni uzos por paroli inter ni.
Ni povos kombini la viziton kun biciklado aŭ promenado, depende de la vetero.
Kaj ni povus iri al fritejo aŭ io tia.
Detaloj sekvos, sed se vi interesiĝas, jam sciigu tion al Yves.