52-a Malferma Tago de UEA kaj TEJO
10:00 - 17:00
Eŭropo/Amsterdamo
La ĉeftemo estas: "La nepoj nin benos, se ni ion al ili transdonos"

Internacia

La 52-a Malferma Tago de UEA okazos sabate 25/04/2020 en la Centra Oficejo; Nieuwe Binnenweg 176, Rotterdam.

La ĉeftemo estas: "La nepoj nin benos, se ni ion al ili transdonos" kaj temas pri la konservado de nia kultura heredaĵo en la elektronika erao.

Partoprenos la prezidanto de UEA kaj multaj aliaj. Pli detale ni informos vin baldaŭ.

Prelegontoj, kontribuontoj, esperantistoj kaj iliaj geamikoj bonvenas.

Organizantoj: Orlando Raola kaj Said Baluĉi
Raporti malĝustan informon