Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto - MeKaRo 2024
Turisma semajnfino

Loka

La Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto (MeKaRo) estas turisma semajnfino, kiu okazas ĉiujare, alterne en Kebekio kaj en Ontario, dum la longa semajnfino en Majo, t.e., la semajnfino de la Tago Nacia de la Patriotoj en Kebekio kaj de la Viktorina Tago en Ontario. Ĝin organizas la Esperanto-Societo Kebekia kaj lokaj Esperanto-kluboj en Kebekio kaj Ontario.

MEKARO 2024

MEKARO 2024 okazos en Montrealo, de sabato la 18-a ĝis dimaĉo la 20-a de majo 2024.
Montrealanoj elkore invitas Esperantistojn ĝui la urbon, ĉu vi partoprenis la UK-n en 2022 aŭ ne. Montrealo estas multflanka kaj bunta urbo, kaj ĉiam restas io nova kaj malkovrinda!

Kunvenejo:

La vespera programo okazos en ĉambro de  la kunvenejo Centre Saint-Pierre, kies adreso estas: 1212 rue Panet, Montréal, QC H2L 2Y7

Centre Saint-Pierre estas apud la metrostacio Beaudry, en la urbocentro. 

Loĝebloj:

Ne estos aranĝita loĝebloj. Ĉiu devos do aranĝi sian propran loĝejon. Estos konvene loĝi en la urbocentro, sed ne nur, aparte se vi elektos loĝlokon apud metrostacio. La metroo rapide kaj komforte venigos vin urbocentren, sed ankaŭ al aliaj urbopartoj se necesos por iuj programeroj (ekz. Biodôme).

Enurba transporto:

Eblas ankaŭ uzi aŭton, sed en multaj stratoj, la urbo pagigas parkumadon – sed ne ĉie. Atentu la stratŝildojn, parkumaj reguloj foje estas iom komplikaj! Se eblas, estas do rekomendite lasi la aŭton en ekzemple hotela parkumejo, kaj marŝi kaj/aŭ uzi publikan sistemon. Estas parto de la Montreala sperto.

Montrealo estas ankaŭ facila urbo por biciklantoj kaj piedirantoj. Facilas lupreni biciklojn el la reto “Bixi”.

Skiza programo:
Notu, ke la programo ne estas fina kaj ankoraŭ povus ŝanĝiĝi.

Sabato, la 18-a de majo 2024
12:00 - 15:00 – Alveno en restoracio Végo (1720 rue Saint-Denis, Montréal) – metrostacio: Berri-UQAM
15:00 - 18:00 – Taga programero 1: ekskurso “Urbocentraj preĝejoj”
18:00 - 20:00 – Vespermanĝo (urbocentre)
20:00 - 22:00 – Vespera programo (Centre Saint-Pierre) – metrostacio Beaudry

Dimanĉo, la 19-a de majo 2024
9:30 - 12:00 – Taga programero 1: ekskurso en Biodôme, en orienta Montrealo, apud la tre rekonebla olimpika stadiono de Montrealo – metrostacio: Viau
12:00 - 14:30 – Tagmanĝo 
15:00 - 18:00 – Taga Programero 2: ekskurso en Malnova Urbo
18:00 - 20:00 – Vespermanĝo (en malnova urbo)
20:00 - 22:00 – Vespera programo (Centre Saint-Pierre)

Lundo, la 20-a de majo 2024
9:30 - 12:00 – Taga programero 1: Taga programero 2: Juda Montrealo en la tempo de Zamenhofo (gvidanto: Ĵenja Amis)
Kun halteto apud kelkaj “ruelles vertes” (verdaj stratetoj) en Mile-End 
12:00 - 14:30 – Tagmanĝo kaj adiaŭo (se ne pluvos: pikniko apud la monumento Monument to Sir George-Étienne Cartier; se pluvos: restoracio en Mile-End). Oni povos aĉeti manĝaĵon por pikniko dumvoje.– metroo Mont-Royal + buso/marŝado

14:30 - 18:00 - Postkongresa ekskurso: Kanadaj Zamenhofoj: vizito al la la tombejo de la onklino (gvidanto: Ĵenja Amis)
Manĝado en Mile-End.


Informoj

www.esperanto.qc.ca
info(ĉe)esperanto.qc.ca
1720 rue Saint-Denis, Montréal

Interesiĝantoj

2

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureJordan Z


User profile pictureRuth Kevess-Cohen

Administranto