Ĉar ankaŭ ĉi jare ne okazos multaj ĉeestaj jarfinaj renkontiĝoj, ni denove pasigu rete BELAN, POZITIVAN kaj INTERESAN tempon kune! Legu ankaŭ la informilon (ĉe dosieroj, sube)
Vi povas sendi la monon pere de PayPal ( betti.jes@gmail.com ) aŭ rekte al la germana bankkonto de Betti Maul: GLS-Bank BIC: GENODEM1GLS, IBAN: DE 04 4306 0967 8215 8214 00 kun rimarko „georfoj“
sponsora projekto:
============================================================= Jen la -provizora- programo (alklaku la tagon por pliaj detaloj kaj la unuopaj ligiloj), kolora kalendaro grandigebla tute sube:
La GUFUJO ĉi-jare okazos en la kunvenejo (Gather town) de Karlos', Tejo k.a. https://bit.ly/Kongresejo -> Trovu klarigojn pri Gathertown (plej grava tute sube) kaj je https://ijk2021.tejo.org/kiel-uzi-la-platformon
12:00 👄 Libera Babilado kaj komune fari puzlon 13:00 ✍️Aŭtora horo: Gairik Patranobis 13:30 👄 Interŝanĝo: Kion vi planas por 2022? 15:00 👄 Aligatorejo
15:00 📺 Informoj pri la georfa projekto de Asocio Nova Familio, DR Kongo 16:30 Ludo: Kodnomoj Julia 18:00 💬 Prelego: Du-lingveco en Kanado - Yves Bellefeuielle 19:00 👄 Interŝanĝo pri la 2a Reta Novjaro 20:00 👄 Fermo -- poste -- 🕯️🍵 Gufujo kaj 🍷🍺 Esperanto-trinkejo
Ĉeforganizantoj: Betti Maul / Tomanjo kaj Klaas Dijkstra
Por trovi programerojn kaj homojn: OPCIO ,,SEKVI”
La opcio ,,Follow” (Sekvi) permesas al iu facile trovi alian homon sen devi movi sian propran avataron. Post klaki ,,Follow” vi aŭtomate serĉas kaj sekvas la personon, kiun vi elektis sekvi. Por halti la sekvadon, premu iun ajn sagoklavon por malproksimiĝi de la alia avataro. Por aktivigi sekvadon, alklaku la nomon de la persono en la listo de partoprenantoj kaj elektu ,,Follow”.
14:00 ❓ Tabuo - Ludo: klarigu kaj divenu vorton sen uzi la 5-6 tabuajn / malpermesatajn vortojn. Detalajn klarigojn trovu je https://eventaservo.org/e/tabuo9 kun Klaas kaj Betti
15:30 🎵 Novjara koncerto: Opero en Esperanto
17:00 ✍️ Aŭtora horo: Tim Owen (ripeto)
18:00 🖼 Bebo-fotokvizo: Kiu rekonas kiun bebon? Betti