🖥 2a Reta Novjaro: Tago 5
11:00 - 23:59 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Bonvenon al tago 5 de la 2a Reta Novjaro !!

InternaciaAlia

Tago 5: 31 de decembro - vendredo de la 2a Reta Novjaro.

La programo estas senpaga, sed ni petas MONDONACON por 

LA GEORFOJ EN KONGOLANDO de la Asocio Nova Familio.

Ĉar nun jam pluraj homoj rakontis pri problemoj ĉe GoFundMe:
Vi povas ankaŭ sendi monon rekte al bankkonto de Betti Maul. La kontoligon vi ricevos ĉe retanovjaro@gmail.com .

Ĉiutage estos programeroj, inter la 11a - kaj 1a horoj  (Berlina tempo) + ekskursoj.
ĈIUJ TEMPOINDIKOJ sur la tagaj paĝoj ESTAS EN UTC+1

11:00 - 12:30 🎥  „La Verda Ekrano" prezentas: Filmo: Minuscule

12:30 - 13:30 👄  Libera Babilado kaj kune fari puzlon
13:30 - 14:30  ❓   Kvizo: Kristnasko kaj Novjaro ĉirkaŭ la mondo (Manuela)
14:30 - 16:00  ✍️ Desegno defioj - Dalila     
16:15 - 17:00 📺  Informoj pri la georfa projekto de Asocio Nova Familio, DR Kongo
    
17:00 - 18:00 ✍️ Aŭtora horo: Stefan Maŭl

image.png 60,4 kB
La fondinto de MONATO legos el sia libro
El verva vivo ĵurnalista - pri danĝera  malsano, kiel li venis al Esperantujo kaj la ekesto de MONATO. Por demandoj eble la filino (Betti Maŭl) havos respondojn.   
                    Mendu tra https://www.retbutiko.be/eo/ero/vvjx
retpoŝte:  mendoj@fel.esperanto.be

18:00 - 19:00 🥗  🤼‍♂️ Vegana interŝanĝorondo -    
                      Kiel estus fine la aĉan jaron 2021 per bonega vegana manĝaĵo?
                     
Ni interŝanĝu niajn ideojn en la telegramo-grupo kaj subtenu unu la
                      alian por krei bongustajn veganajn frandaĵojn! Trovu receptojn i.a. ĉi tie -
                      https://apetito.ikso.net/recepto/veganaj (aliĝu al la Telegram-grupo Vegana defio)

19:00 - 20:00 👄🥗 🍽 Komuna manĝopreparado

20:00 - 22:00 🍽 Silvestra bufedo
                     Ne estu sola dum vi atendas la finfinon de ĉi jaro! Ne manĝu sole. 
                     - Estu kun ni, dividu kun ni vian bufedon
                                 (Kion vi preparis? Ĉu ĉiutagaĵojn?  Ĉu specialaĵojn aŭ nur buterpanon???) 
                     - Kio BONA okazis al vi en 2021? Hieraŭ ni forbruligis kaj eksplodigis la malbonaĵojn de 2021. 
                       Sed espereble ne ĈIO malbonis! Rakontu aŭ montru!
                     - Kiajn planojn vi havas por 2022?
                     - Se vi havas ion alian interesan POZITIVAN por montri aŭ por rakonti, vi estas bonvena! 
                       Volonte anoncu ĉe retanovjaro@gmail.com.
21:45 - 22:00 🖼  komuna fotado
22:00 - 23:00 🎵  Esperanto-diskoteko

 -- poste --   🕯️🍵 Gufujo hodiaŭ en la trinkejo!!! kaj kune fari puzlon
                kaj 🍷🍺 Trinkejo kun Dima  Esperanto-trinkejo
23:10 ĉiuj al la trinkejo por kune tosti!
 0:30 - 1:00 ❓👄 Londona Esperanto-klubo prezentas kvizon:
                    Mia nova jaro estas pli nova - Anna Löwenstein & Renato Corsetti

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉