🖥 2aReta Novjaro: Tago 4
12:00 - 23:59 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Bonvenon al tago 4 de la 2a Reta Novjaro !!

InternaciaAlia

Tago 4: 30 de decembro - ĵaŭdo de la 2a Reta Novjaro.

La programo estas senpaga, sed ni petas MONDONACON por 

LA GEORFOJ EN KONGOLANDO de la Asocio Nova Familio.


Vi povas ankaŭ sendi monon rekte al bankkonto de Betti Maul. La kontoligon vi ricevos ĉe retanovjaro@gmail.com .

ĈIUJ TEMPOINDIKOJ sur la tagaj paĝoj ESTAS EN UTC+1

12:00 - 13:30 👄  Libera Babilado kaj kune fari puzlon
13:30 - 15:00 Ateliero: Larysa Osadchuk - Novjara dekoracio de origamio
                      Preparu diverskolorajn kvadratajn kaj faldeblajn paperojn

14:00 - 15:30 ekskurso al Mia vivo: estas nur-esperantlingva socia retejo kun pli ol 900 membroj el la tuta mondo.

15:00 - 16:00 💬 Kolekto de poŝtokestoj - Katalin Kovats

16:00 - 17:00  ❓ Ludo: Sporta festo en la stadiono de kongresejo: Venu vetkuri kun ni!

17:00 - 18:00 ✍️ Aŭtora horo: Anna Löwenstein
 Anna Löwenstein ne volas tro longe mem paroli, sed preferas ĉefe respondi al la publiko. Do, venu kun multaj demandoj pri ŝi kaj ŝiaj verkoj! Vi povos demandi ekzemple pri ŝiaj romanoj: La ŝtona urbo, Morto de artisto, kaj la plej nova La memoraĵoj de Julia Agripina. Krome pri ŝiaj aliaj agadoj: kunlaboro en la kurso de Lernu.net, verkado per facila lingvaĵo, instruado, spertoj kiel patrino de denaskaj esperantistoj, kaj simile. 














18:00 - 19:00 ✍️ Desegni laŭ Betty Edwards - Santjago (2)
                     Ekzerco por la kurseto pri desegno: Elektu ion, ne gravas kion. Ĉio taŭgas. 
                     Estas pli bone bildoj kun multaj kurbaj linioj, ekzemple la propraj manoj tute taŭgas.

                     Unue desegnu rigardante la objekton, sed oni ne rajtas rigardi la desegnon dum oni desegnas.
                     Desegnu malrapide, ĉar tion ne ŝatas a la maldekstra flanko de la cerbo.

                     Ne uzu lingvon, ĉar tio faras ke la maldekstra flanko de la cerbo ĉefas. 
                     Do, ne parolu, kaj ne aŭskultu lingvon kiu vi konas. 
                     Vi povas aŭskulti kantojn en nekonata lingvo.

                     La celo de la ekzerco ne estas ke la desegno estu 
                     bona, sed lerni rigardi kaj fari labori per la dekstra flanko de la cerbo.
                     Ju pli da kurbiĝoj havas la desegno des pli bone funkcias.

19:00 - 20:45 Ludo: Samopiniulo - Klaus

21:00 - 22:00 🔥  Bruligo de malbonaĵoj de 2021
                      Dum la ĉeesta jarŝanĝa renkontiĝo ni ekhavis la ritualon skribi ĉion
                      malbonan de kio ni volas seniĝi sur paperajn slipetojn kaj bruligi la
                      slipetojn kun la malbonaĵoj  en vera fajro.

                      Por la 1a RETA Novjaro ni jam organizis retan version de la bruligado kiun ni ripetos ĉi-jare:
                      Ni preparis fajron, en kiu ni kune bruligos niajn kaj viajn malbonaĵojn

                      SENDU AL NI VIAJN TEKSTOJN (ĝis plej malfrue la 29a de decembro),
                      ni kopios ilin sur la virtuala slipeto kaj ni kune bruligos ĉiujn.
                      Ni kune bruligos la slipetojn VIRTUALE EN NIA FAJRO!

22:00 - 22:45 📺  Informoj pri la georfa projekto de Asocio Nova Familio, DR Kongo
                      La erupcio de la vulkano Nyiragongo

 -- poste --   🕯️🍵 Gufujo
                    kaj 
                    🍷🍺 Esperanto-trinkejo, deĵoras David

1:00 Nokta ekskurso al Otavo: join.skype.com/KLvMFFGX6QTE
2:30 - 3:30 Nokta ekskurso al Ĉikago
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉