🖥 2aReta Novjaro: Tago 3
12:00 - 23:59 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Bonvenon al tago 3 de la Reta Novjaro !!

InternaciaAlia

Tago 3: 29 de decembro - merkredo de la 2a Reta Novjaro.

La programo estas senpaga, sed ni petas MONDONACON por 

LA GEORFOJ EN KONGOLANDO de la Asocio Nova Familio.


<- Eblas sendi monon rekte al bankkonto de Betti Maul. La kontoligon vi trovas sur la retpaĝo de ANF.

ĈIUJ TEMPOINDIKOJ sur la tagaj paĝoj estas en UTC+1

12:00 - 12:30 👄  Libera Babilado
12:30 - 13:30 💬📺 Vojaĝo al la Sovaĝa Okcidento … de Luksemburgio - Brian
13:30 - 14:30 💬 Prezento kun diskuto: Klaus Leith pri fajna venko en EU printempe 2022
                      Pardonpeton pro la trompa fanfaronado!
Nu, certe Esperanto iasence venkos: ĝi jam atingis elstaran pozicion en la civitana konsulto de la eŭropunia ,,Konferenco pri la estonteco de Eŭropo", kiu finiĝas en marto/aprilo 2022. Certe tio ne egalas finan venkon, sed ĉu eble ,,komencan venkon" en Eŭropo?
Kio estas tiu EU-Konferenco, kaj kial gravas por ni la civitana konsulto kadre de ĝi?
Aktivulo en la konferenca kampanjo de UEA kaj EEU klarigas kaj provas konvinki vin,  ke partoprenado kaj agado indas. Kun diskuto.
La UEA-vikipaĝo enhavas ĉiujn informojn pri kion fari kaj kiel fari.
 https://mallonge.net/uea-eeu

image.png 8,55 {0}















15:00 - 16:00 ❓ Kvizo: ,,Ĉu vere aŭ ne?" Bert de Wit
16:00 - 17:00 Malferma Revo-Redaktejo - Volframo Diestel
                      Ni provos plibonigi unu, du artikolojn en Reta Vortaro laŭ via plendo kaj kontribuo (sen garantio!)
                      Elektu artikolon de ne tro nekutima vorto (aŭ tro nova - ni ne disputu pri neologismoj!),
                      kiu bezonas plibonigon. Sugestu, kion necesas plibonigi: manko de citaĵoj, de senco, de derivaĵo,
                      malĝusta aŭ ne trafa difino, manko de referencoj, malĝustaj aŭ mankantaj tradukoj...
                      Post interkonsento, ni komune provos plibonigi tion.
17:00 - 18:00  ✍️Aŭtora horo: Lode Van de Velde

18:00 - 19:00   Ateliero: „La Verda Ekrano" prezentas: Kiel surtekstigi filmojn (1) Klaas
19:15 - 20:00 📺  Informoj pri la georfa projekto de Asocio Nova Familio, DR Kongo
20:00 - 21:00 15-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
22:00 - 23:00 ❓  Ludoj Luphomo - Manuela platformo
 ekde  23:00 🕯️🍵 Gufujo en Kongresejo 
                     kaj
                    🍷🍺 Esperanto-trinkejo

  • 3:00 - 5:00 nokta ekskurso al Neformala babilo en Esperanto ĉe la Alberta E-o-grupo               (https://eventaservo.org/e/efbf9c)