1-a kunveno de la Esperanto-kursoj por komencantoj kaj progresantoj
LokaKurso
Ĉiuj interesatoj bonvenas, eĉ sen antaŭa anonco.
Ekde junio 2005, Ĝogaraĝo estas aŭtonoma domokupita politika socia centro, kunvenejo kiu situas en la kvartalo Transvalo, en la orienta parto de Amsterdamo, por domokupantoj kaj nedomokupantoj, sensubvencia, senprofita, memorganizita kaj tute gvidata de volontuloj. Novaj vizaĝoj, novaj projektoj estas tre bonvenaj, alportu viajn proprajn ideojn, kontaktu nin.
Pordoj malfermiĝas je 18:00 lokan horon, kurso por komencantoj ekde 19:00, por progresantoj ekde 20:00.