🖥 🐀RB_Hameln:👨‍🎤61a Kantoparado(reta parto)
61a Kantoparado - voĉdonu por la Kanto de Aprilo!

Kunveno/Evento

Jam nun, ekde la 28-a de marto vi trovas la ligilojn al la kantoj, la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni kaj multajn aliajn informojn ĉi tie: 

https://eventaservo.org/e/RB-08apr26-61a_Kantoparado

Aŭskultu la kantojn trankvile kaj pripensu bone, kiu kanto meritas esti poste la "Kanto de la Monato"!

La kuna Zoom-kunveno okazos la 8-an de aprilo, kiam vi post la fina voĉdonado ankaŭ ekscios la rezulton. 

Multan plezuron dum la aŭskultado kaj voĉdonado!

Jen bildo kun etaj fotoj el la kantofilmoj, inter kiuj vi povos elekti:
Foto Kompila Dokumento 61a malgranda.jpg 93,1 kB

 
 

Proponoj por la 61-a Kanto-Parado je la 08.04.2026, ligiloj por aŭskulti la kantojn:


1) Tomio 3:15 Man-en-mane orienten – La Perdita Generacio
https://www.youtube.com/watch?v=EUaGMHzimXY
2) Flo: 4:00 Je l‘ unua la naskiĝ‘ – Kaj Tiel Plu
https://www.youtube.com/watch?v=WR5M76ZSn4U
3) Heinz: 3:21 Lingvo de paco – Amo Simon
https://www.youtube.com/watch?v=llwTP8uB3-Y
4) Christoph: 2:07 Faduo pri l‘ avareco – Krysztof Daletski
https://www.youtube.com/watch?v=gn4dpImTxSQ
5) Heliko: 4:12 Mozaiko – Kjara
https://www.youtube.com/watch?v=Cp_Pl5XdFN0   
6) Maria: 2:50 Eliras la eŭska al sun‘ – Marcella Fasani
https://www.youtube.com/watch?v=C_uetPpsZwo
7) Rita: 2:59 Velo de Espero – Meri Tiratsuyan
https://www.youtube.com/watch?v=w-6K7PvPpxE
8) Tatjana: 3:02 Alaŭdo – Elena Abramova
https://www.youtube.com/watch?v=Ctzr8R8PJbI   
9) Conny: 3:40 Pluvas kaj pluvas kaj pluvas – Conny II
https://www.youtube.com/watch?v=hnAy57iozuk
10) Heinz: 3:36 La senco de vivado – Lucio Avitabile
https://www.youtube.com/watch?v=6HAhV_WmrKg
11) ĴeLe: 2:48 Kial – ĴeLe
https://www.youtube.com/watch?v=NC4RjKm5V1w

Por ricevi rapidan superrigardon, bonvolu spekti tiun filmeton: 

Resuma Filmo de 61-a Kantoparado:

(Atentu: ni pardonpetas, ke estas eta eraro en ĝi > antaŭ la 3-a kanto denove aperis la anonco de la 2-a kanto, sed devus esti prezentita kanto 3 Lingvo de paco de Amo Simon.)

Ligilo al la paĝo de PollUnit por voĉdoni ĝis la fino de la Zoom-kunveno merkredon vespere:


Atentu: ne plu eblas voĉdoni por jena kanto, ĉar ĝi jam la trian fojon partoprenas kaj atingis la limon de 3-foja partoprenado: 
1) Man-en-mane orienten - La Perdita Generacio
2) Je l' unua la naskiĝ' - Kaj Tiel Plu

Nun estas tempo por voĉdoni. Iru al unu el tiuj ligiloj
Atentu: la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200! 


La 62-a Kantoparado okazos la 10-an de junio 2026!
https://eventaservo.org/e/RB-10jun26_62a_Kantoparado
La ESC:Kantoparadego'26 okazos jam la 13-an de majo 2026!
https://eventaservo.org/e/RB-13maj26_ESC_Kantoparadego_26
Jam nun iru tien kaj alklaku dekstre la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin! 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉