🖥 🐀RB_Hameln:👨‍🎤ESC:Kantoparadego'26
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Homoj proponis kantojn - vi povas aŭskulti ilin spektante la filmetojn kaj voĉdoni por viaj plej ŝatataj

Kunveno/Evento

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn el ĉiuj mondopartoj!

Foto kompila dokumento ESC-Kantoparadego'26.jpg 180 kB


Tataaa! Jen la Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro kaj la voĉdonado en la reto per PollUnit de la 29-a de aprilo ĝis la 13-a de majo: 
A) Rezulto 3-a ESC-Kantoparadego.jpg 205 kB


Denove estis bela vespero dum la kunveno en la Zoom-ĉambro merkredon vespere dum la 👨‍🎤ESC:Kantoparadego'26.
Dum la reta voĉdonado kelkfoje ŝanĝiĝis la kantoj sur la unuaj rangoj. Kaj kiel vi povas vidi, estas finfine nur diference de 1 poento inter la 1-a kaj 2-a kaj la 3-a rangoj. Ankaŭ la 4-a kaj 5-a rangoj ne estas for. Kaj ankaŭ la aliaj kantoj sekvas unu post la aliaj. Estas tre densa kampo. Kaj ĉiuj kantoj ricevis poentojn kaj homoj ŝatis ilin. Gratulon al ĉiuj kantoj, kiuj partoprenis la Kantoparadon!
Ankaŭ post la prezento de la rezulto ni ankoraŭ havis belan vesperon kaj bone babilis. Kaj denove Oĉjo per sia gitaro ludis kaj kantis por ni kanton, krome ankaŭ Viktoro kantis kanton ludante per sia akordeono.

Ĉeestis la Zoom-kunvenon 27 homoj el 13 diversaj landoj (Brazilo, Italujo, Rusujo, Usono, Turkujo, Litovujo, Pollando, Bulgarujo, Francujo, DR Kongo, Barato, Kroatujo kaj Germanujo). Voĉdonis en la fino 11 homoj (+6 voĉdonis rete jam antaŭe, 10 ne voĉdonis).
Jam antaŭe dum 14 tagoj eblis aŭskulti la kantojn rete kaj ankaŭ jam eblis voĉdoni. Entute 29 homoj voĉdonis jam antaŭe. Krom la landoj de tiuj, kiuj ĉeestis la Zoom-kunvenon, la retaj voĉdonantoj venis ankaŭ el Nederlando, Hungarujo, Aŭstralio, Tajlando, Armenujo, Belgujo, Slovakujo kaj Kanado.

Do: Entute partoprenis 50 homoj el 21 diversaj landoj.
27 ĉeestis la Zoom-kunvenon, 11 voĉdonis dum la kunveno, 10 ne voĉdonis, 6 ĉeestintoj voĉdonis jam antaŭe rete; 23 aliaj, kiuj ne povis partopreni la Zoom-kunvenon, voĉdonis ankaŭ jam antaŭe rete.
Voĉdonis en la fino 40 homoj.  Koran dankon, ke vi ĉiuj partoprenis.
Gratulon kaj apartan dankon al la proponintoj de la kantoj, al la kantistoj, muzikistoj, verkistoj, tradukistoj de la tekstoj, filmistoj kaj muntistoj de la jutubaj filmoj, ktp.!



Venkintoj post la voĉdonado (40 voĉdonantoj):
🥇 Ora medalo, 1-a rango kun 46 poentoj kaj la kanto de la jaro 2026 (pasintaj 12 monatoj de junio 2025 ĝis aprilo 2026 estas: 

Man-en-mane orienten - La Perdita Generacio 

🥈 Arĝenta medalo, 2-a rango kun 45 poentoj:    Mia koro estas birdo - Kajto
🥉 Bronza medalo, 3-a rango kun 43 poentoj:    Nokto al la urbo falas - Ĵomart kaj Nataŝa
🥂 4-a rango kun 41 poentoj:    La muzikistaro - Franca Fenati 
🍹 5-a rango kun 39 poentoj:    Esperanto - Tutmonda Muziko

B) Poentoj 3-a ESC-Kantoparadego.jpg 156 kB

C) Procentoj 3-a ESC-Kantoparadego.jpg 184 kB


Tiom da homoj voĉdonis entute (donis 1,2,3 aŭ 4 poentojn) por la kantoj:
24 por:    Nokto al la urbo falas - Ĵomart kaj Nataŝa
22 por:    Man-en-mane orienten - La Perdita Generacio
20 por:    La muzikistaro - Franca Fenati
19 por:    Mia koro estas birdo - Kajto
19 por:    Din Don - Oraj Kantoj
19 por:    Folifala elegio - Jurij Krombet
18 por:    Esperanto - Tutmonda Muziko
15 por:    Mi rakontas - Feri Floro
14 por:    Kial - ĴeLe
13 por:    Je l' unua la naskiĝ' - Kaj Tiel Plu
13 por:    La vojo - Ekaterina Krasko
13 por:    Lingvo de paco - Amo Simon
12 por:    Eliras la eŭska al sun' - Marcella Fasani
11 por:    Mozaiko - Kjara
10 por:    Pli ol nenio - Martin kaj la talpoj
10 por:    Velo de Espero - Meri Tiratsuyan
8 por:     Kiam for - Alekso Miller
8 por:     La senco de vivado - Lucio Avitabile
8 por:     Amikeco - Malekera Bonne Idée

Por spekti la kantojn de la aliaj pasintaj Kantoparadoj vi povas uzi la serĉkampon de Eventa Servo:
  1. Entajpu "Kantoparad" en la serĉkampon
  2. Alklaku la ŝaltilon "Pasintaj"
  3. Alklaku la lupeon
  4. Nun vi povas vidi ĉiujn Kantoparadojn kaj povas elekti tiun, kiun vi ŝatas rigardi
  5. Malferminte la paĝon vi trovas ĉiujn ligilojn al la kantoj, la kantotekstojn kaj ankaŭ la rezulton de la voĉdonado
 
La 62-a Kantoparado okazos la 11-an de junio 2026!
https://eventaservo.org/e/RB-11jun25-53a_Kantoparado
Jam nun iru tien kaj alklaku dekstre la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin! 


Jen la antaŭaj anoncoj kaj la ligiloj al la kantoj:


Detala programo:
13.05.2026:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     
🥂🥳🎶👨‍🎤🎹ESC(Esperanto SonCelebrado):Kantoparadego'26 - voĉdonu por la kanto de la jaro 2026! (de junio 2025 ĝis aprilo 2026)🎺🎸🎷🥇🏆

Homoj proponis Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin kaj poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj. Vi havas du eblecojn:
  1. Jam ekde la 29-a de aprilo vi trovos la ligilojn al la kantoj kaj la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni sur tiu ĉi paĝo de Eventa Servo. Kaj vi ekde tiam havos tempon por aŭskulti la kantojn trankvile kaj ankaŭ jam povos voĉdoni.
  2. Dum la merkredvespera Zoom-kunveno la 13-an de majo, kiam ankaŭ la proponintoj de la kantoj, eble ankaŭ la muzikistoj aŭ tekstverkistoj mem povas ion aldoni pri siaj kantoj, ni prezentos ĉiujn kantojn kaj la Resuman Filmon kaj fine povos voĉdoni tiuj, kiuj ankoraŭ ne faris tion. 
  3. En majo, la monato de la ESC (Eurovision Song Contest = Eŭrovida Kantkonkurso) ni ofertas al vi specialan Kantoparadon:
    Spektu kun ni la 🥂🥳🎶👨‍🎤🎹ESC(Esperanto SonCelebradon):Kantoparadego'26 kaj voĉdonu kun ni por la kanto de la jaro!🎺🎸🎷🥇🏆(jun25-apr26)
    Vestu vin elegante kaj freneze, invitu viajn amikojn, preparu por vi viajn ĉipsojn kaj fromaĝerinacojn, por ke vi sentu vin kiel esti ĉe vera ESC-vespero!
    Ni prezentos al vi ĉiujn gajnintajn kantojn de la pasinta jaro (de junio 2025 ĝis aprilo 2026) kaj ankaŭ la plej sukcesajn sur la aliaj rangoj. Entute vi povas ĝui 19 kantojn kaj havos vesperon plena je muziko! Kaj vi havos entute 14 poentojn por disdoni: maksimume 4 por unu kanto!
    Kiu kanto finfine meritas ricevi la titolon "Kanto de la Jaro 2026!"? (jun25-apr26)
    Ĉio kuŝas en viaj manoj, ĉio dependas de viaj poentoj. Vi ankaŭ ĉi-foje povos voĉdoni rete antaŭe. Kaj post la merkredvespera Zoom-kunveno vi ekscios la "Kanton de la jaro 2026"! (junio 2025 ĝis aprilo 2026)
  4. Entute vi havas 14 poentojn, kiujn vi rajtas kaj devas disdoni, kaj maksimume 4 poentojn al unu kanto vi rajtas doni! (Eblas doni 4 poentojn al tri kantoj kaj al alia kanto 2 poentojn aŭ eblas doni 1 poenton al po 14 kantoj aŭ eblas ĉiu ebleco inter tiuj du ekstremoj.)
  5. Atentu: Vi rajtas voĉdoni nur unu fojon! - Rajtas partopreni nur, kiu aŭskultis ĉiujn kantojn kaj povas kompreni almenaŭ bazan Esperanton por iom konatiĝi kun la enhavo de la kantotekstoj. Vi disdonu ĉiujn de viaj 14 poentoj - ne plu validas la poentoj, se nur sole unu kanto estas donacita per eble kvar poentoj. 

Multan plezuron! 
 
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno por la merkredvespera kunveno estas:
https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la naskiĝjaron de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .
Meeting-ID: 851 458 747 

Proponoj por la 🥂🥳🎶👨‍🎤🎹ESC:Kantoparadego'26🎺🎸🎷🥇🏆  je la 13.05.2026, ligiloj por aŭskulti la kantojn:

 
1) Junio (53a-54a): Meg: 3:00 Kiam for – Alekso Miller 
https://www.youtube.com/watch?v=LMdbh6HQ9NE
2) Junio (53a-55a): Ursula: 7:08 La vojo – Ekaterina Krasko
https://www.youtube.com/watch?v=Ja_y7qlz74g
3) Septembro (54a-55a): Malekera: 2:48 Amikeco – Malekera Bonne Idée
https://www.youtube.com/watch/b71Nj_tu_V4
4) Septembro (54a-57a): Heinz: 1:57 La muzikistaro – Franca Fenati
https://www.youtube.com/watch?v=vjdQFQt4yZg
5) Oktobro (55a-55a): Kaŝi: 2:53 Pli ol nenio – Martin kaj la talpoj
https://www.youtube.com/watch?v=hYmNcKBBcZM
6) Oktobro (55a-57a): Rita: 3:31 Folifala elegio – Jurij Krombet
https://www.youtube.com/watch?v=U9JQEVQhJlI
7) Oktobro (55a-57a): Oĉjo: 2:22 Nokto al la urbo falas – Ĵomart kaj Nataŝa
https://www.youtube.com/watch?v=O-FqhV_hX4E
8) Decembro (57a-58a): Raia: 4:51 Mia koro estas birdo – Kajto
https://www.youtube.com/watch?v=WresR-1IWVg
9) Decembro (57a-59a): Rita: 2:11 Mi rakontas – Feri Floro
https://www.youtube.com/watch?v=93tDtt12YKk
10) Decembro (57a-59a): Gunter: 4:06 Esperanto – Tutmonda Muziko
https://www.youtube.com/watch?v=EsoDr5wimpA
11) Januaro (58a-60a): Oĉjo: 2:07 Din Don – Oraj Kantoj
https://www.youtube.com/watch?v=nQetTYsSdTQ
12) Februaro (59a-61a): Flo: 4:00 Je l‘ unua la naskiĝ‘ – Kaj Tiel Plu
https://www.youtube.com/watch?v=WR5M76ZSn4U
13) Februaro (59a-61a): LPG: 3:15 Man-en-mane orienten – La Perdita Generacio
https://www.youtube.com/watch?v=EUaGMHzimXY
14) Marto (60a-61a): Heinz: 3:21 Lingvo de paco – Amo Simon
https://www.youtube.com/watch?v=llwTP8uB3-Y
15) Aprilo (61a-61a): Rita: 2:59 Velo de Espero – Meri Tiratsuyan
https://www.youtube.com/watch?v=w-6K7PvPpxE
16) Aprilo (61a-61a): Heliko: 4:12 Mozaiko – Kjara
https://www.youtube.com/watch?v=Cp_Pl5XdFN0
17) Aprilo (61a-62a): ĴeLe: Kial – ĴeLe
https://www.youtube.com/watch?v=NC4RjKm5V1w
18) Aprilo (61a-62a): Heinz: 3:36 La senco de vivado – Lucio Avitabile
https://www.youtube.com/watch?v=6HAhV_WmrKg
19) Aprilo (61a-62a): Maria: 2:50 Eliras la eŭska al sun‘ – Marcella Fasani
https://www.youtube.com/watch?v=C_uetPpsZwo

Por ricevi rapidan superrigardon, bonvolu spekti ĝin: 

Resuma Filmo de la ESC:Kantoparadego'26

Ligilo al la paĝo de PollUnit por voĉdoni ĝis la fino de la Zoom-kunveno merkredon vespere:


Nun estas tempo por voĉdoni. Iru al unu el tiuj ligiloj:

Ekde la 29-a de aprilo 2026 ankaŭ legebla en Esperanto:
(Post mia demando la 20-an de aprilo enmeti ankaŭ Esperanton inter la elekteblajn lingvojn, PollUnit preskaŭ tuj reagis kaj tre rapide realigis tion! Gratulon al tiu firmao!)

en Esperanto:     
https://pollunit.com/eo/polls/tvuqj169x1k0_ltnha_tqq



Vi havas 14 poentojn por disdoni, maksimume 4 al unu kanto vi rajtas doni.
Se ne eblas voĉdoni per la paĝo PollUnit aŭ se vi misklakis, skribu retpoŝton al hameln@esperanto.de kaj detale klarigu, al kiu kanto vi donas kiom da poentoj. 

Atentu: la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200!


Rezulto de la voĉdonado: 
  1.  La partoprenantoj de la merkreda Zoom-kunveno tuj post la de la voĉdonado ekscios la rezulton.
  2. Ĵaŭdon post la Kantoparado ankaŭ aliaj iam dum la tago povos legi la rezulton en la kalendaro de Eventa Servo sur la paĝo de tiu ĉi Kantoparado. 
  3. Krome ni dissendos la rezulton retpoŝte per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas. 

Se vi ŝatas legi detalajn klarigojn pri la maniero voĉdoni per la paĝo de PollUnit kaj la detalajn regulojn, bonvolu iri al la paĝo: https://www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln/reguloj-de-la-kantoparado 
 
Propraj proponoj:
  1. Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue al hameln@esperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin plej baldaŭ, eble vi iomete devas atendi ĝis iu alia de la sekvaj monatoj. 
  2. Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
 
Foto: ©  La Ratkaptista Bando

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj

Resuma Filmo de la ESC:Kantoparadego'26 la 13-an de majo 2026

Resuma filmo de la ESC:Kantoparadego'26, la 13-an de majo 2026. Jen vi povas spekti la resuman filmo

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉