🖥 🐀RB_Hameln:👨‍🎤53a Kantoparado
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Mirindaj muzikemaj majstroj montras magiajn melodiojn, movante multajn mensojn, mildigante malĝojon, moligante malfacilajn momentojn, malferminte multajn misterojn, kaj multfoje memorigante pri mirakla mondharmonio en multaj mondopartoj.

Kunveno/Evento

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn el ĉiuj mondopartoj!

Foto Kompila Dokumento 53a malgranda.png 424 kB

Detala programo:
11.06.2025:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     
53-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la monato junio!

Homoj proponis Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin kaj poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj. Vi havas du eblecojn:
  1.  Jam ekde la 31-a de majo vi trovos la ligilojn al la kantoj kaj la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni sur tiu ĉi paĝo de Eventa Servo. Kaj vi ekde tiam havos tempon por aŭskulti la kantojn trankvile kaj ankaŭ jam povos voĉdoni.
  2. Dum la merkredvespera Zoom-kunveno la 11-an de junio, kiam ankaŭ la proponintoj de la kantoj, eble ankaŭ la muzikistoj aŭ tekstverkistoj mem povas ion aldoni pri siaj kantoj, ni prezentos ĉiujn kantojn kaj la Resuman Filmon kaj fine povos voĉdoni tiuj, kiuj ankoraŭ ne faris tion. 
  3. Post tiu voĉdonado vi ekscios la rezulton, kaj vi ekscios, kiu estos nun la Kanto de la monato junio!
  4. Entute vi havas 7 poentojn, kiujn vi rajtas kaj devas disdoni, kaj maksimume 4 poentojn al unu kanto vi rajtas doni! (Eblas doni 4 poentojn al unu kanto kaj al alia kanto 3 poentojn aŭ eblas doni po 1 poento al 7 kantoj aŭ eblas ĉiu ebleco inter tiuj du ekstremoj.)
  5. Atentu: Vi rajtas voĉdoni nur unu fojon! - Rajtas partopreni nur, kiu aŭskultis ĉiujn kantojn kaj povas kompreni almenaŭ bazan Esperanton por iom konatiĝi kun la enhavo de la kantotekstoj. Vi disdonu ĉiujn de viaj sep poentoj - ne plu validas la poentoj, se nur sole unu kanto estas donacita per eble kvar poentoj. 

Multan plezuron! 
 
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno por la merkredvespera kunveno estas:
https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la naskiĝjaron de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .
Meeting-ID: 851 458 747 

Proponoj por la 53-a Kanto-Parado je la 11.06.2025, ligiloj por aŭskulti la kantojn:

 
1) Börje: 6:07 En la profund‘ – Börje Lund
https://www.youtube.com/watch?v=jnjVwztNdPM
2) Marcelin+Jean de Dieu: 3:46 Tiel la mondo iras – Juliano Hernández Angulo https://youtu.be/2JBKw0zJCSI
3) Oĉjo: 11:40 Ĉu vi kontentas? – La Perdita Generacio
https://www.youtube.com/watch?v=O7WqEm43bsk
4) Julia: 2:36 Iun vi amis (de Lewis Capaldi) – Cristina Casella
https://www.youtube.com/watch?v=9vRKsPR1sRc
5) Meg: 3:00 Kiam for – Alekso Miller
https://youtu.be/LMdbh6HQ9NE (nur Esperanta parto)
Plena filmo (kun la angla parto): https://www.youtube.com/watch?v=bbTxLVCB7Oc
6) Zsuzsanna: 3:23 Averto – Kajto
https://youtu.be/bIgt1d5LM_o 
7) Ursula: 7:08 La Vojo – Ekaterina Krasko (Piano: Tomoko Aikawa, Muziko: Jo Haazen, Teksto: L.L. Zamenhof)
https://www.youtube.com/watch?v=Ja_y7qlz74g
8) Erika: 3:36 Virino – Erika Godó (Belulino), Suno AI
https://youtu.be/1N3-s7Ls_Ek
9) Gregor: 2:24 Ĉu iu malfeliĉas (de Max Raabe) – Gregor Markič 
https://www.youtube.com/watch?v=P98zA9BqIvY 
10) Heinz: 4:14 Iri serĉi Eldoradon – Šafrda
https://youtu.be/nZXlHiGsGQY 
 
Por ricevi rapidan superrigardon, bonvolu spekti ĝin: 

Resuma Filmo de 53-a Kantoparado:


Ligilo al la paĝo de PollUnit por voĉdoni ĝis merkredo (fine de la Zoom-kunveno):

 
Ĉar ĝi jam la trian fojon ĉeestas, vi ne plu rajtas doni poentojn al jena kanto: 
1) En la profund‘ – Börje Lund 

Nun estas tempo por voĉdoni. Iru al unu el tiuj ligiloj
en la hispana: https://pollunit.com/es/polls/wemcr5-zkurkbcxab34mg 

Alklaku per la sagetoj dekstren aŭ meldekstren por vidi ĉiujn kantojn, de kanto 2 ĝis kanto 10! 

Vi havas 7 poentojn por disdoni, maksimume 4 al unu kanto vi rajtas doni.
 Se ne eblas voĉdoni per la paĝo PollUnit aŭ se vi misklakis, skribu retpoŝton al hameln@esperanto.de kaj detale klarigu, al kiu kanto vi donas kiom da poentoj. 

Atentu: la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200!

Tataaa! Jen la Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro kaj la voĉdonado en la reto per PollUnit de la 31-a de majo ĝis 11-a de junio: 
A) Rezulto 53-a Kantoparado.PNG 211 kB


Denove estis bela vespero dum la kunveno en la Zoom-ĉambro merkredon vespere dum la 53-a Kantoparado. La kantoj sur la unuaj tri rangoj post la reta voĉdonado preskaŭ sampoente estis ĉe la pinto, la kantoj sur rangoj 4-6 proksime malantaŭ ili. Nur post la voĉdonado post la Zoom-kunveno estis videbla tiu ĉi rezulto. 
Ĉi-foje kvar komencintoj el mia kurso por komencantoj, kiu nun baldaŭ finiĝos, ŝatis proponi po unu kanto. Kaj ili ja vere elektis tre belajn kantojn, laŭ la rezulto. Kaj dum la babilado post la oficiala fino ili ricevis ankaŭ grandan laŭdon pro iliaj belaj prezentadoj kaj preparadoj, kion ili ŝatis diri al la aŭskultantaro. Gratulon al ili pro la bona prezentado!

Ĉeestis la Zoom-kunvenon 26 homoj el 12 diversaj landoj (Belgujo, Italujo, Hungarujo, Danujo, Kanado, Francujo, Kroatujo, Usono, Bulgarujo, Ukrainujo, Rusujo kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis. Voĉdonis en la fino 12 homoj (+9 voĉdonis rete jam antaŭe, 5 ne voĉdonis).
Jam antaŭe dum 12 tagoj eblis aŭskulti la kantojn rete kaj ankaŭ jam eblis voĉdoni. Entute 41 homoj voĉdonis jam antaŭe. Krom la landoj de tiuj, kiuj ĉeestis la Zoom-kunvenon, la retaj voĉdonantoj venis ankaŭ el Svedujo, Latvujo, Honkongo, Hispanujo, Pollando, Britujo, Portugalujo, DR Kongo, Nederlando, Ĉeĥujo, Litovujo, Armenujo kaj Israelo.

Do: Entute partoprenis 58 homoj el 27 diversaj landoj.
26 ĉeestis la Zoom-kunvenon, 12 voĉdonis dum la kunveno, 5 ne voĉdonis, 9 ĉeestintoj voĉdonis jam antaŭe rete; 32 aliaj, kiuj ne povis partopreni la Zoom-kunvenon, voĉdonis ankaŭ jam antaŭe rete.
Voĉdonis en la fino 53 homoj.  Koran dankon, ke vi ĉiuj partoprenis.
Gratulon kaj apartan dankon al la proponintoj de la kantoj, al la kantistoj, muzikistoj, verkistoj, tradukistoj de la tekstoj, filmistoj kaj muntistoj de la jutubaj filmoj, ktp.! 

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/wemcr5-zkurkbcxab34mg kaj
https://pollunit.com/de/polls/wemcr5-zkurkbcxab34mg/evaluations

D) Landoj 53-a Kantoparado a.PNG 11,8 kB
D) Landoj 53-a Kantoparado b.PNG 16,5 kB


Venkintoj post la voĉdonado (53 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
🥉 Bronza medalo, 3-a rango kun 46 poentoj:   La Vojo – Ekaterina Krasko (Piano: Tomoko Aikawa, Muziko: Jo Haazen, Teksto: L.L. Zamenhof) 
🥈 Arĝenta medalo, 2-a rango kun 48 poentoj:   Kiam for – Alekso Miller
🥇 Ora medalo, 1-a rango kun 58 poentoj kaj la Kanto de la monato Juni estas: 

Ĉu vi kontentas? – La Perdita Generacio 


B) Poentoj 53-a Kantoparado.PNG 52 kB
C) Procentoj 53-a Kantoparado.PNG 66,1 kB

Tiom da homoj voĉdonis entute (donis 1,2,3 aŭ 4 poentojn) por la kantoj:
28 por:   Ĉu vi kontentas? - La Perdita Generacio
25 por:   Kiam for – Alekso Miller
23 por:   Averto – Kajto
22 por:   Tiel la mondo iras – Juliano Hernández Angulo 
22 por:   Iun vi amis (de Lewis Capaldi) – Cristina Casella 
22 por:   La Vojo – Ekaterina Krasko 
19 por:   Virino – Erika Godó (Belulino), Suno AI 
15 por:   Iri serĉi Eldoradon – Šafrda
10 por:   Ĉu iu malfeliĉas (de Max Raabe) – Gregor Markič 

Por spekti la kantojn de la aliaj pasintaj Kantoparadoj vi povas uzi la serĉkampon de Eventa Servo:
  1. Entajpu "Kantoparado" en la serĉkampon
  2. Alklaku la ŝaltilon "Pasintaj"
  3. Alklaku la lupeon
  4. Nun vi povas vidi ĉiujn Kantoparadojn kaj povas elekti tiun, kiun vi ŝatas rigardi
  5. Malferminte la paĝon vi trovas ĉiujn ligilojn al la kantoj, la kantotekstojn kaj ankaŭ la rezulton de la voĉdonado

Dum julio kaj aŭgusto la Kantoparado paŭzas!
 
La 54-a Kantoparado okazos la 10-an de septembro 2025!
https://eventaservo.org/e/RB-10sep25-54a_Kantoparado
Jam nun iru tien kaj alklaku dekstre la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin! 

Rezulto de la voĉdonado: 
  1.  La partoprenantoj de la merkreda Zoom-kunveno tuj post la de la voĉdonado ekscios la rezulton.
  2. Ĵaŭdon post la Kantoparado ankaŭ aliaj iam dum la tago povos legi la rezulton en la kalendaro de Eventa Servo sur la paĝo de tiu ĉi Kantoparado. 
  3. Krome ni dissendos la rezulton retpoŝte per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas. 

Se vi ŝatas legi detalajn klarigojn pri la maniero voĉdoni per la paĝo de PollUnit kaj la detalajn regulojn, bonvolu iri al la paĝo: https://www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln/reguloj-de-la-kantoparado 
 
Propraj proponoj:
  1. Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue al hameln@esperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin plej baldaŭ, eble vi iomete devas atendi ĝis iu alia de la sekvaj monatoj. 
  2. Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
 
Foto: ©  La Ratkaptista Bando 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj

En la profund'

La kanto En la profund' estas originala esperantokanto kaj mi verkis la muzikon kaj la tekston. Mi v

La Vojo (Jo Haazen, L.L. Zamenhof). Soprano: Ekaterina Krasko, Piano: Tomoko Aikawa

La Vojo Teksto: L. L. Zamenhof (1858-1917) Muziko: Jo Haazen Soprano: Ekaterina Krasko Piano: Tom

Tiel la Mondo Iras - Juliano Hernández Angulo - kun subtekstoj

Tiel la Mondo Iras - Juliano Hernández Angulo - kun subtekstoj Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick

Ĉu vi kontentas? - La Perdita Generacio - kun subtekstoj

Ĉu vi kontentas? - La Perdita Generacio - kun subtekstoj Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick kaj Kl

Virino - Erika Godó (Belulino), SunoAI - kun subtekstoj

Virino - Erika Godó (Belulino), SunoAI - kun subtekstoj Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick kaj

Someone you loved (Lewis Capaldi) - Esperanto version

Lyrics adapted by Roberto Pigro Arranged and performed by Cristina Casella https://www.facebook.com

Kiam For - Alekso Miller - kun subtekstoj (nur Esperanta parto)

Kiam For - Alekso Miller - kun subtekstoj (nur Esperanta parto) Subtekstojn aldonis Heinz W. Sp

Averto - Kajto - kun subtekstoj

Averto - Kajto - kun subtekstoj Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick kaj Klaas Dijkstra por la 5

Iri serci Eldoradon - Šafrda - kun subtekstoj

Iri serci Eldoradon - Šafrda - kun subtekstoj Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick kaj Klaas Dijk

Resuma filmo de la 53-a Kantoparado, la 11-an de junio 2025

Jen vi povas spekti la resuman filmon pri ĉiuj dek kantoj, kiuj estas ludataj en la 53-a Kantoparado

Ĉu iu malfeliĉas - Gregor Markič - kun subtekstoj

Ĉu iu malfeliĉas - Gregor Markič - kun subtekstoj Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick kaj Klaas

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉