Mirindaj muzikemaj majstroj montras magiajn melodiojn, movante multajn mensojn, mildigante malĝojon, moligante malfacilajn momentojn, malferminte multajn misterojn, kaj multfoje memorigante pri mirakla mondharmonio en multaj mondopartoj.
Kunveno/Evento
Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn el ĉiuj mondopartoj!
Foto Kompila Dokumento 54a malgranda.png344 kB Detala programo: 10.09.2025: 20.00 horo virtuala kunveno per Zoom: 54-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la monato septembro!
Oĉjo, Ursula, Meg, Eva, Guido, Anjo, Heinz, Attila, Malekera kaj Conny proponis belajn Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin kaj poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj. Vi havas du eblecojn:
Jam ekde la 30-a de aŭgusto vi trovos la ligilojn al la kantoj kaj la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni sur tiu ĉi paĝo de Eventa Servo. Kaj vi ekde tiam havos tempon por aŭskulti la kantojn trankvile kaj ankaŭ jam povos voĉdoni.
Dum la merkredvespera Zoom-kunveno la 10-an de septembro, kiam ankaŭ la proponintoj de la kantoj, eble ankaŭ la muzikistoj aŭ tekstverkistoj mem povas ion aldoni pri siaj kantoj, ni prezentos ĉiujn kantojn kaj la Resuman Filmon kaj fine povos voĉdoni tiuj, kiuj ankoraŭ ne faris tion.
Post tiu voĉdonado vi ekscios la rezulton, kaj vi ekscios, kiu estos nun la Kanto de la monato septembro!
Entute vi havas 7 poentojn, kiujn vi rajtas kaj devas disdoni, kaj maksimume 4 poentojn al unu kanto vi rajtas doni! (Eblas doni 4 poentojn al unu kanto kaj al alia kanto 3 poentojn aŭ eblas doni po 1 poento al 7 kantoj aŭ eblas ĉiu ebleco inter tiuj du ekstremoj.)
Atentu: Vi rajtas voĉdoni nur unu fojon! - Rajtas partopreni nur, kiu aŭskultis ĉiujn kantojn kaj povas kompreni almenaŭ bazan Esperanton por iom konatiĝi kun la enhavo de la kantotekstoj. Vi disdonu ĉiujn de viaj sep poentoj - ne plu validas la poentoj, se nur sole unu kanto estas donacita per eble kvar poentoj.
Multan plezuron!
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno por la merkredvespera kunveno estas:
Alklaku per la sagetoj dekstren aŭ meldekstren por vidi ĉiujn kantojn, de kanto 2 ĝis kanto 10!
Vi havas 7 poentojn por disdoni, maksimume 4 al unu kanto vi rajtas doni. Se ne eblas voĉdoni per la paĝo PollUnit aŭ se vi misklakis, skribu retpoŝton al hameln@esperanto.de kaj detale klarigu, al kiu kanto vi donas kiom da poentoj.
Atentu: la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200!
Tataaa! Jen la Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro kaj la voĉdonado en la reto per PollUnit de la 30-a de aŭgusto ĝis 10-a de septembro:
A) Rezulto 54-a Kantoparado.PNG171 kB
Denove estis bela vespero dum la kunveno en la Zoom-ĉambro merkredon vespere dum la 54-a Kantoparado. Jam sufiĉe frue evidentiĝis, ke la kanto sur la 1-a rango tre rapide atingis la pinton dum la reta voĉdonado, kaj ankaŭ dum la voĉdonado en la Zoom-ĉambro ne estis ŝanĝoj. Sed gratulon al ĉiuj kantoj, ĉar ĉiuj ricevis almenaŭ 30 poentojn aŭ pli! Ankaŭ post la prezento de la rezulto ni ankoraŭ havis belan vesperon kaj babilis kune. Guillermo kantis por ni ankoraŭ kanton de Amindaj kaj Oĉjo per sia gitaro ludis kaj kantis por ni du kantojn de Ĵomart.
Ĉeestis la Zoom-kunvenon 33 homoj el 14 diversaj landoj (Francujo, Italujo, Hungarujo, Belgujo, DR Kongo, Bulgarujo, Kroatujo, Svislando, Albanujo, Luksemburgo, Usono, Pollando, Kanado, Rusujo kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis. Voĉdonis en la fino 18 homoj (+7 voĉdonis rete jam antaŭe, 8 ne voĉdonis). Jam antaŭe dum 12 tagoj eblis aŭskulti la kantojn rete kaj ankaŭ jam eblis voĉdoni. Entute 42 homoj voĉdonis jam antaŭe. Krom la landoj de tiuj, kiuj ĉeestis la Zoom-kunvenon, la retaj voĉdonantoj venis ankaŭ el Nederlando, Burundo, Hispanujo, Suda Koreujo, Armenujo, Indonezio, Japanujo, Ukrainujo kaj Brazilo.
Do: Entute partoprenis 68 homoj el 23 diversaj landoj. 33 ĉeestis la Zoom-kunvenon, 18 voĉdonis dum la kunveno, 8 ne voĉdonis, 7 ĉeestintoj voĉdonis jam antaŭe rete; 35 aliaj, kiuj ne povis partopreni la Zoom-kunvenon, voĉdonis ankaŭ jam antaŭe rete. Voĉdonis en la fino 60 homoj. Koran dankon, ke vi ĉiuj partoprenis. Gratulon kaj apartan dankon al la proponintoj de la kantoj, al la kantistoj, muzikistoj, verkistoj, tradukistoj de la tekstoj, filmistoj kaj muntistoj de la jutubaj filmoj, ktp.!
D) Landoj 54-a Kantoparado a.PNG12 kBD) Landoj 54-a Kantoparado b.PNG15,6 kB
Venkintoj post la voĉdonado (60 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
🥉 Bronza medalo, 3-a rango kun 48 poentoj: La Vojo – Ekaterina Krasko (Piano: Tomoko Aikawa, Muziko: Jo Haazen, Teksto: L.L. Zamenhof) 🥈 Arĝenta medalo, 2-a rango kun 63 poentoj: La muzikistaro - Franca Fenati 🥇 Ora medalo, 1-a rango kun 74 poentoj kaj la Kanto de la monato septembro estas:
Amikeco – Malekera Bonne Idée
B) Poentoj 54-a Kantoparado.PNG45,6 kB C) Procentoj 54-a Kantoparado.PNG60,4 kB
Tiom da homoj voĉdonis entute (donis 1,2,3 aŭ 4 poentojn) por la kantoj: 34 por: La muzikistaro - Franca Fenati 30 por: Amikeco - Malekera Bonne Idée 26 por: La Vojo – Ekaterina Krasko 23 por: Ekkantu - Akordo 22 por: Nuda - Gijom' Armide 21 por: Napolo tute alias - Anjo Amika 20 por: La amo sosrĉa kiel sonĝ' - Attila Schimmer 19 por: Kiam for - Alekso Miller 18 por: Sub la ponto - Martin Wiese
Por spekti la kantojn de la aliaj pasintaj Kantoparadoj vi povas uzi la serĉkampon de Eventa Servo:
Entajpu "Kantoparado" en la serĉkampon
Alklaku la ŝaltilon "Pasintaj"
Alklaku la lupeon
Nun vi povas vidi ĉiujn Kantoparadojn kaj povas elekti tiun, kiun vi ŝatas rigardi
Malferminte la paĝon vi trovas ĉiujn ligilojn al la kantoj, la kantotekstojn kaj ankaŭ la rezulton de la voĉdonado
La 55-a Kantoparado okazos la 8-an de oktobro 2025! https://eventaservo.org/e/RB-08okt25-55a_Kantoparado Jam nun iru tien kaj alklaku dekstre la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin!
Rezulto de la voĉdonado:
La partoprenantoj de la merkreda Zoom-kunveno tuj post la voĉdonado ekscios la rezulton.
Ĵaŭdon post la Kantoparado ankaŭ aliaj iam dum la tago povos legi la rezulton en la kalendaro de Eventa Servo sur la paĝo de tiu ĉi Kantoparado.
Krome ni dissendos la rezulton retpoŝte per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas.
Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue al hameln@esperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin plej baldaŭ, eble vi iomete devas atendi ĝis iu alia de la sekvaj monatoj.
Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.