🖥 🐀RB_Hameln:👨‍🎤55a Kantoparado
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Mirindaj muzikemaj majstroj montras magiajn melodiojn, movante multajn mensojn, mildigante malĝojon, moligante malfacilajn momentojn, malferminte multajn misterojn, kaj multfoje memorigante pri mirakla mondharmonio en multaj mondopartoj.

Kunveno/Evento

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn el ĉiuj mondopartoj!

Foto Kompila Dokumento 55a malgranda.png 438 kB

Detala programo:
08.10.2025:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     
55-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la monato oktobro!

Ursula, Heinz, Malekera, Tatjana, Kaŝi, Rita, Ewa, Alexandra, Oĉjo kaj Friederike  proponis belajn Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin kaj poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj. Vi havas du eblecojn:
  1.  Jam ekde la 27-a de septembro vi trovos la ligilojn al la kantoj kaj la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni sur tiu ĉi paĝo de Eventa Servo. Kaj vi ekde tiam havos tempon por aŭskulti la kantojn trankvile kaj ankaŭ jam povos voĉdoni.
  2. Dum la merkredvespera Zoom-kunveno la 8-an de oktobro, kiam ankaŭ la proponintoj de la kantoj, eble ankaŭ la muzikistoj aŭ tekstverkistoj mem povas ion aldoni pri siaj kantoj, ni prezentos ĉiujn kantojn kaj la Resuman Filmon kaj fine povos voĉdoni tiuj, kiuj ankoraŭ ne faris tion. 
  3. Post tiu voĉdonado vi ekscios la rezulton, kaj vi ekscios, kiu estos nun la Kanto de la monato oktobro!
  4. Entute vi havas 7 poentojn, kiujn vi rajtas kaj devas disdoni, kaj maksimume 4 poentojn al unu kanto vi rajtas doni! (Eblas doni 4 poentojn al unu kanto kaj al alia kanto 3 poentojn aŭ eblas doni po 1 poento al 7 kantoj aŭ eblas ĉiu ebleco inter tiuj du ekstremoj.)
  5. Atentu: Vi rajtas voĉdoni nur unu fojon! - Rajtas partopreni nur, kiu aŭskultis ĉiujn kantojn kaj povas kompreni almenaŭ bazan Esperanton por iom konatiĝi kun la enhavo de la kantotekstoj. Vi disdonu ĉiujn de viaj sep poentoj - ne plu validas la poentoj, se nur sole unu kanto estas donacita per eble kvar poentoj. 

Multan plezuron! 
 
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno por la merkredvespera kunveno estas:
https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la naskiĝjaron de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .
Meeting-ID: 851 458 747 

Proponoj por la 55-a Kanto-Parado je la 08.10.2025, ligiloj por aŭskulti la kantojn:

 
1) Ursula: 7:08 La Vojo – Ekaterina Krasko (Piano: Tomoko Aikawa, Muziko: Jo Haazen, Teksto: L.L. Zamenhof)
https://www.youtube.com/watch?v=Ja_y7qlz74g
2) Heinz: 63 1:57 La muzikistaro – Franca Fenati
https://www.youtube.com/watch?v=vjdQFQt4yZg
3) Malekera: 74 2:48 Amikeco - Malekera Bonne Idée 
https://www.youtube.com/watch/b71Nj_tu_V4
4) Tatjana: 4:19 Kantoj pri amo kaj maro (Ho, Odesso + Diru, ho mia bela…) – Elena Abramova, Vadim Rabinkov 
https://youtu.be/9u5EmbAHMOo 
5) Kaŝi: 2:53 Pli ol nenio – Martin kaj la talpoj
https://youtu.be/hYmNcKBBcZM   
6) Rita: 3:31 Folifala elegio – Jurij Krombet
https://www.youtube.com/watch?v=U9JQEVQhJlI
7) Ewa: 4:00 Haĝi Dimitro – Lilia Nikolova, SunoAI (teksto: Hristo Botev, tradukis Ivan Dobrev)
https://youtu.be/iW5OVBDfHjE   
8) Alexandra: 4:23 Propra plaĉo – Jonny M.
https://youtu.be/KtFtDl4afiQ   
9) Oĉjo: 2:22 Nokto al la urbo falas – Ĵomart kaj Nataŝa
https://youtube.com/watch/O-FqhV_hX4E
10) Friederike: 2:20 Lulkanto pri oriento - Francieska Szklarska Castañeda https://youtu.be/T_6HI57vVlg  

Por ricevi rapidan superrigardon, bonvolu spekti ĝin: 

Resuma Filmo de 55-a Kantoparado:

 

Ligilo al la paĝo de PollUnit por voĉdoni ĝis la fino de la Zoom-kunveno merkredon vespere:

 
Ĉar ĝi jam la trian fojon ĉeestas, vi NE PLU rajtas doni poentojn al jena kanto:
1) La Vojo – Ekaterina Krasko 

Nun estas tempo por voĉdoni. Iru al unu el tiuj ligiloj
Alklaku per la sagetoj dekstren aŭ meldekstren por vidi ĉiujn kantojn, de kanto 2 ĝis kanto 10! 

Vi havas 7 poentojn por disdoni, maksimume 4 al unu kanto vi rajtas doni.
Se ne eblas voĉdoni per la paĝo PollUnit aŭ se vi misklakis, skribu retpoŝton al hameln@esperanto.de kaj detale klarigu, al kiu kanto vi donas kiom da poentoj. 

Atentu: la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200!

Tataaa! Jen la Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro kaj la voĉdonado en la reto per PollUnit de la 27-a de septembro ĝis 8-a de oktobro: 
A) Rezulto 55-a Kantoparado.jpg 116 kB


Denove estis bela vespero dum la kunveno en la Zoom-ĉambro merkredon vespere dum la 55-a Kantoparado. Dum la voĉdonado estis komence ĉiam ŝanĝoj de la rangoj inter la kvin unuaj kantoj. Nur dum la lasta tago evidentiĝis, ke la kanto sur la 1-a rango algrimpis la pinton. Gratulon al ĉiuj kantoj, ĉar ĉiuj ricevis sufiĉe da poentoj!
Ankaŭ post la prezento de la rezulto ni ankoraŭ havis belan vesperon kaj babilis kune. Kaj denove Oĉjo per sia gitaro ludis kaj kantis por ni du kantojn de Ĵomart.

Ĉeestis la Zoom-kunvenon 36 homoj el 17 diversaj landoj (Bulgarujo, Hungarujo, Italujo, Francujo, Belgujo, Ukrainujo, Nederlando, Pollando, Litovujo, Slovakujo, Rusujo, Brazilo, DR Kongo, Kenjo, Hispanujo, Usono kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis. Voĉdonis en la fino 20 homoj (+6 voĉdonis rete jam antaŭe, 10 ne voĉdonis).
Jam antaŭe dum 12 tagoj eblis aŭskulti la kantojn rete kaj ankaŭ jam eblis voĉdoni. Entute 22 homoj voĉdonis jam antaŭe. Krom la landoj de tiuj, kiuj ĉeestis la Zoom-kunvenon, la retaj voĉdonantoj venis ankaŭ el Kanado, Armenujo kaj Burundo.

Do: Entute partoprenis 52 homoj el 20 diversaj landoj.
36 ĉeestis la Zoom-kunvenon, 20 voĉdonis dum la kunveno, 10 ne voĉdonis, 6 ĉeestintoj voĉdonis jam antaŭe rete; 16 aliaj, kiuj ne povis partopreni la Zoom-kunvenon, voĉdonis ankaŭ jam antaŭe rete.
Voĉdonis en la fino 42 homoj.  Koran dankon, ke vi ĉiuj partoprenis.
Gratulon kaj apartan dankon al la proponintoj de la kantoj, al la kantistoj, muzikistoj, verkistoj, tradukistoj de la tekstoj, filmistoj kaj muntistoj de la jutubaj filmoj, ktp.! 
 


Venkintoj post la voĉdonado (42 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
🥉 Bronza medalo, 3-a rango kun 42 poentoj:    Folifala elegio – Jurij Krombet
🥈 Arĝenta medalo, 2-a rango kun 43 poentoj:    Nokto al la urbo falas – Ĵomart kaj Nataŝa La muzikistaro - Franca Fenati
🥇 Ora medalo, 1-a rango kun 48 poentoj kaj la Kanto de la monato oktobro estas: 

La muzikistaro - Franca Fenati 


B) Poentoj 55-a Kantoparado.jpg 78,5 kB

C) Procentoj 55-a Kantoparado.jpg 97,8 kB
Tiom da homoj voĉdonis entute (donis 1,2,3 aŭ 4 poentojn) por la kantoj:
23 por:   La muzikistaro - Franca Fenati
23 por:   Nokto al la urbo falas - Ĵomart kaj Nataŝa
22 por:   Pli ol nenio - Martin kaj la talpoj
21 por:   Folifala elegio - Jurij Krombet
19 por:   Propra plaĉo - Jonny M
12 por:   Haĝi Dimitrov - Lilia Nikolova, SunoAI
12 por:   Lulkanto pri oriento - Francieska Szklarska Castañeda
11 por:   Kantoj pri amo kaj maro (Ho, Odeso + Diru, no mia bela...) - Elena Abramova, Vadim Rabinkov
10 por:   Amikeco - Malekera Bonne Idée

Por spekti la kantojn de la aliaj pasintaj Kantoparadoj vi povas uzi la serĉkampon de Eventa Servo:
  1. Entajpu "Kantoparado" en la serĉkampon
  2. Alklaku la ŝaltilon "Pasintaj"
  3. Alklaku la lupeon
  4. Nun vi povas vidi ĉiujn Kantoparadojn kaj povas elekti tiun, kiun vi ŝatas rigardi
  5. Malferminte la paĝon vi trovas ĉiujn ligilojn al la kantoj, la kantotekstojn kaj ankaŭ la rezulton de la voĉdonado
 
La 56-a Kantoparado okazos la 12-an de novembro 2025!
https://eventaservo.org/e/RB-12nov25-56a_Kantoparado
Jam nun iru tien kaj alklaku dekstre la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin! 

Rezulto de la voĉdonado: 
  1.  La partoprenantoj de la merkreda Zoom-kunveno tuj post la de la voĉdonado ekscios la rezulton.
  2. Ĵaŭdon post la Kantoparado ankaŭ aliaj iam dum la tago povos legi la rezulton en la kalendaro de Eventa Servo sur la paĝo de tiu ĉi Kantoparado. 
  3. Krome ni dissendos la rezulton retpoŝte per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas. 

Se vi ŝatas legi detalajn klarigojn pri la maniero voĉdoni per la paĝo de PollUnit kaj la detalajn regulojn, bonvolu iri al la paĝo: https://www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln/reguloj-de-la-kantoparado 
 
Propraj proponoj:
  1. Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue al hameln@esperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin plej baldaŭ, eble vi iomete devas atendi ĝis iu alia de la sekvaj monatoj. 
  2. Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
 
Foto: ©  La Ratkaptista Bando 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj

Nokto al la urbo falas - Ĵomart kaj Nataŝa

Nokto al la urbo falas - Ĵomart kaj Nataŝa

La Vojo (Jo Haazen, L.L. Zamenhof). Soprano: Ekaterina Krasko, Piano: Tomoko Aikawa

La Vojo Teksto: L. L. Zamenhof (1858-1917) Muziko: Jo Haazen Soprano: Ekaterina Krasko Piano: Tom

Lulkanto Pri Oriento - Francieska Szklarska Castañeda - kun subtekstoj

Lulkanto Pri Oriento - Francieska Szklarska Castañeda - kun subtekstoj Subtekstojn aldonis

A BANDA em Esperanto (La muzikistaro) - Chico Buarque - Music in Esperanto - Música em Esperanto

A Banda - La Muzikistaro Compositor: Francisco Buarque de Holanda Tradutor: Sylla Chaves. Canta em

Pli ol nenio - Martin kaj la Talpoj - kun subtekstoj

Pli ol nenio - Martin kaj la Talpoj - kun subtekstoj Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick ka

Amikeco - Malekera Bonne Idée

Amikeco - Malekera Bonne Idée

FOLIFALA ELEGIO

Muziko de Leonid Popernackij Teksto de Petro Palivoda Plenumo de Jurij Krombet

Haĝi Dimitro - Lilia Nikolovakaj, SunoAI - kun subtekstoj

Haĝi Dimitro - Lilia Nikolovakaj, SunoAI - kun subtekstoj Subtekstojn aldonis Heinz W. Spri

Propra plaĉo - Jonny M - kun subtekstoj

Propra plaĉo - Jonny M - kun subtekstoj Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick kaj Klaas Dijks

Kantoj pri amo kaj maro - Elena Abramovakaj, Vadim Rabinkov - kun subtekstoj

Kantoj pri amo kaj maro (Ho, Odeso + Diru, ho mia bela ...) - Elena Abramovakaj, Vadim Rabinkov