Kantoparado kaj tubaro.aperu.net lanĉas dumonatan konkurson kun premioj por la 3 unuaj rangoj
Kunveno/Evento
Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando", kiu ĉi-foje prezentas la Kantokonkurson kunlabore kun https://tubaro.aperu.net/. Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn el ĉiuj mondopartoj!
Tataaa! Jen la Rezulto de la Kanto-Konkurso de https://tubaro.aperu.net/ kaj de la Kantoparado per PollUnit inter la 7-a de novembro 2025 ĝis la 7-a de januaro 2026:
Unue la Rezulto de la spektado per Tubaro:
(Mezurado laŭ la algoritmo de Pablo Busto, kiu mezuris la nombron de spektoj, spektintoj, ŝatoj, komentoj, plusendado, ktp.) E) Rezulto laŭ la mezurado de la filmoj ĉe Tubaro.jpg107 kB
Due la Rezulto per la voĉdonado ĉe PollUnit:
A) Rezulto 56a Tubara Kantoparado unuaj 15 rangoj.jpg156 kB
A) Rezulto 56a Tubara Kantoparado pliaj 17 rangoj.jpg178 kB
Trie la Fina Rezulto laŭ la kombino de Tubaro kaj PollUnit:
(La plej bona kanto ĉe Tubaro ricevis 32 poentojn, la dua plej bona 31 kaj la lasta kanto 1 poenton. Same ĉe PollUnit la plej bona kanto ricevis 32 poentojn, ktp. Poste ambaŭ poentoj estas adiciitaj kaj kaj laŭ la sumo (maksimume 64, minimume 2) ni ricevis la rangojn de la kantoj.)
Tataaa! Jen nun la Fina Rezulto laŭ la kombino de Tubaro kaj PollUnit:
F) Fina Rezulto de la Kanto-Konkurso de la 56a Tubara Kantoparado.jpg129 kB
Venkintoj de la Kanto-Konkurso:
🥉 Bronza medalo, 3-a rango kun 57 poentoj: Kiu velas sur mar' - Luis Obando 🥈 Arĝenta medalo, 2-a rango kun 59 poentoj: Amikeco - Malekera Bonne Ideé 🥇 Ora medalo, 1-a rango kun 62 poentoj kaj la Gajninto de la Kanto-Konkurso estas:
Man-en-mane orienten - La Perdita Generacio
Gratulon!
(La kantistoj de la unuaj tri rangoj ricevas la anoncitajn premiojn, vidu sube) Ni elkore dankas al ĉiuj kantistoj kaj muzikistoj, kiuj partoprenis la Kanto-Konkurson kaj sendis al ni siajn kantojn!
Jen pliaj detaloj pri la mezurado ĉe Tubaro (sube malfermu la dosieron por pli bone legi ĝin):
G) Mezurado laŭ Tubaro.jpg317 kB
Jen pliaj detaloj pri la voĉdonado per PollUnit:
La Zoom-kunveno kun prezento de la 32 kantoj okazis la 12-an de novembro 2025.
Ĉeestis la Zoom-kunvenon 32 homoj. Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis.
Entute partoprenis la Kanto-Konkurson 77 homoj el 27 diversaj landoj (Hispanujo, Burundo, Litovujo, DR Kongo, Francujo, Kanado, Pollando, Italujo, Usono, Belgujo, Svedujo, Brazilo, Ukrainujo, Armenujo, Nederlando, Ruando, Bulgarujo, Hungarujo, Kubo, Svislando, Hongkongo, Portugalujo, Albanujo, Danujo, Rumanujo, Kroatujo kaj Germanujo). 32 ĉeestis la Zoom-kunvenon, 58 voĉdonis dum la kunveno aŭ rete jam antaŭe aŭ poste, 19 ne voĉdonis. Voĉdonis en la fino 58 homoj. Koran dankon, ke vi ĉiuj partoprenis. Gratulon kaj apartan dankon al la ĉiuj kantistoj, muzikistoj, verkistoj, tradukistoj de la tekstoj, filmistoj kaj muntistoj de la jutubaj filmoj, ktp.!
Landoj de voĉdonintoj, poentoj kaj procentoj ĉe PollUnit:
D) Landoj 56a Tubara Kantoparado a.jpg21,9 kBD) Landoj 56a Tubara Kantoparado b.jpg28,6 kB
B) Poentoj 56a Tubara Kantoparado.jpg109 kB C) Procentoj 56a Tubara Kantoparado.jpg126 kB Tiom da homoj voĉdonis entute (donis 1,2 aŭ 3 poentojn) por la kantoj: tion vi vidas en la PollUnit-fotoj supre apud la poentoj (dekstre de ili).
Por spekti la kantojn de la aliaj pasintaj Kantoparadoj vi povas uzi la serĉkampon de Eventa Servo:
Entajpu "Kantoparado" en la serĉkampon
Alklaku la ŝaltilon "Pasintaj"
Alklaku la lupeon
Nun vi povas vidi ĉiujn Kantoparadojn kaj povas elekti tiun, kiun vi ŝatas rigardi
Malferminte la paĝon vi trovas ĉiujn ligilojn al la kantoj, la kantotekstojn kaj ankaŭ la rezulton de la voĉdonado
La 59-a Kantoparado okazos la 11-an de februaro 2025! https://eventaservo.org/e/RB-11feb26_59a_Kantoparado Jam nun iru tien kaj alklaku dekstre la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin! Kaj plaĉus, se vi povus sendi al ni eble kelkajn proponojn por kristnaskaj kantoj: hameln@esperanto.de
Jen la antaŭaj anoncoj kaj la ligiloj al la kantoj:
Detala programo: 12.11.2025: 20.00 horo virtuala kunveno per Zoom: 56-a Kantoparado - voĉdonu dum la Tubara Kantoparado kaj Konkurso kunlabore kun https://tubaro.aperu.net/ por sufiĉe novaj kantoj prezentitaj de la muzikistoj mem!
Klaas kaj Heinz de la Kantoparado kaj Pablo de la retejo https://tubaro.aperu.net/ lanĉas dumonatan konkurson (7-a de nov. ĝis 7-a de jan.) kun premioj por la 3 unuaj rangoj. Dum la 56-a Kantoparado - Tubara Kantoparado, en kiu muzikistoj mem proponas sufiĉe novajn kantojn - vi povas spekti la kantojn dum ĉi tiu Kantoparado. Kunlabore kun https://tubaro.aperu.net/ , kiun ĉefe prizorgas Pablo Busto, ĉi-foje estas manieroj por voĉdoni: 50% estas la spektadoj ĉe https://tubaro.aperu.net/ kaj 50% estas la kutima voĉdonado per PollUnit. Rigardu ankaŭ la blogon de Pablo: https://aperu.net/blogo/tubara-kantoparado/
Muzikistoj estas petataj sendi al la Kantoparado unu sufiĉe novan kanton, kiu ne estas pli aĝa ol du jaroj, pli detale: ne estis publikigita antaŭ la 15-a de decembro 2023! Ĉiu muzikisto rajtas prezenti nur unu kanton.
Rajtas partopreni nur mem komponitaj kantoj, kovro-kantoj (Cover-songs) kaj kantoj faritaj per AI ne rajtas partopreni!
Limdato por proponi tiun kanton estas la 1-a de novembro 2025!
Muzikistoj sendu la ligilon al filmo, kiu prezentas la kanton, al hameln@esperanto.de .
Ni elkore dankas al la muzikistoj, kiuj sendis sufiĉe novan kanton por la konkurso! Kelkaj eĉ verkis novan kanton kaj eĉ filmeton! Ni tre ĝojas, ke partoprenas 32 muzikistoj el 14 diversaj landoj (Burundo, DR Kongo, Svedujo, Kolombio, Kipro, Italujo, Brazilo, Danujo, Belgujo, Francujo, Nederlando, Armenujo, Kubo kaj Germanujo).
La konkurso mem daŭros du monatojn, de la 7-a de novembro 2025 ĝis la 7-a de januaro 2026.
Oni invitas al la konkurso dum la prelego de Thomas Preece pri "Historio de 100 jaroj de muziko en Esperanto" dum la vendreda kunveno de la antverpena kaj londona kluboj la 7-an de novembro: https://eventaservo.org/e/3bc356 .
Dum la 56-a Kantoparado, la 12-an de novembro, la kantoj estas prezentitaj al la partoprenantoj de la Kantoparado.
Voĉdonado ĉi-foje okazas per 2 manieroj: 50% per spektado ĉe https://tubaro.aperu.net/ kaj 50% per voĉdonado per PollUnit. En la fino la tubara algoritmo donos 32 poentojn al la plej populara, 31 al la dua, 30 al la tria... kaj la venkinto de la kutima voĉdonado ricevos 32 poentojn, 31 la dua, 30 la tria... Kaj la fina rezulto estos A+B.
A: per spektado de la filmoj sur la paĝoj de https://tubaro.aperu.net/ vi povas doni poentojn al la kantoj (nepre spektu en Tubaro kaj ne uzu la jutubajn ligilojn, por ke la spektadoj estu kalkulitaj!). Do, bonvolu plej ofte spektu dum tiuj du monatoj viajn plej ŝatatajn kantojn, ŝatu ilin kaj lasu komentojn ĉe la kantoj. Per algoritmoj ne nur estas kalkulataj la ofteco kaj daŭro de la spektado, sed ankaŭ la ŝatoj kaj la komentoj. Pri tiu sistemo okupiĝis kaj testis ĝin Pablo Busto de https://tubaro.aperu.net/ .
B: per voĉdonado per la paĝo de PollUnit, kies ligilon vi trovas sube. Entute vi havas 21 poentojn, kiujn vi rajtas kaj devas disdoni, kaj maksimume 3 poentojn al unu kanto vi rajtas doni! (Eblas doni 3 poentojn al sep kantoj aŭ eblas doni po 1 poento al 21 kantoj aŭ eblas ĉiu ebleco inter tiuj du ekstremoj.) Atentu: Vi rajtas voĉdoni nur unu fojon! - Rajtas partopreni nur, kiu aŭskultis ĉiujn kantojn kaj povas kompreni almenaŭ bazan Esperanton por iom konatiĝi kun la enhavo de la kantotekstoj. Vi disdonu ĉiujn de viaj 21 poentoj - ne plu validas la poentoj, se nur sole unu kanto estas donacita per eble tri poentoj.
Pablo klarigas la manieron por ricevi la rezulton: Ĉi foje, la konkurso estas mikso de nia mezuro de populareco ĉe Tubaro, kaj de la tradicia voĉdonado per PollUnit. ĝi fariĝos laŭ sekva maniero: La plej populara filmo dum la mezurota periodo ricevos 32 poentojn, la dua plej populara, 31 poentojn… Sekve okazos la voĉdonado per PollUnit, kun sama proceso, la plej voĉdonata kanto ricevos 32 poentojn, la dua 31, la tria ricevos 30 poentojn… kaze de egalpoentoj inter kelkaj kantoj, la poentoj inter afektitaj afiŝoj dividiĝos. Fine, poentoj de la tubara populareco kaj poentoj per voĉdonado ĉe PollUnit estos kunkalkulitaj. Tio signifas, ke maksimume, la venkonta afiŝo ricevus 64 poentojn. Kaze de egalpoentoj en la fina rezulto, nur la rezulto de PollUnit estos prioritata.
La muzikistoj de la kantoj sur la unuaj tri rangoj ricevos premiojn donacitaj de Pablo Busto: 1-a rango: 100 € 2-a rango: 50 € 3-a rango: 25 € La premioj estos transdonitaj en formo de Bitcoin-mono al la Bitcoin-konto de la ricevintoj.
Ĉi tiu Konkurso kaj la Kantoparado estas ankaŭ testo, kiel funkcias la voĉdonado per la spektado de filmoj per https://tubaro.aperu.net/ kaj testo de la kombinoj de tiuj du metodoj. Ĝi celas por estonte eble krei denove Konkurson por instigi muzikistojn verki vere novajn kantojn kaj prezenti ilin en tiu estonta Konkurso kaj por ĝenerale plivastigi kaj publikigi Esperanto-muzikon.
Multan plezuron!
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno por la merkredvespera kunveno estas:
Proponoj por la Kantokonkurso kaj la 56-a/Tubara Kantoparado je la 12.11.2025, ligiloj por aŭskulti la kantojn kaj por voĉdoni per la mezuro de la spekado per https://tubaro.aperu.net/ kaj per la paĝo de PollUnit:
Atentu: la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200!
Propraj proponoj:
Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue al hameln@esperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin plej baldaŭ, eble vi iomete devas atendi ĝis iu alia de la sekvaj monatoj.
Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.