Homoj proponis kantojn - vi povas aŭskulti ilin spektante la filmetojn kaj voĉdoni por viaj plej ŝatataj
Kunveno/Evento
Kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn el ĉiuj mondopartoj!
Foto Kompila Dokumento 59a malgranda.jpg101 kB Tataaa! Jen la Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro kaj la voĉdonado en la reto per PollUnit de la 2-a de februaro ĝis la 11-a de februaro:
A) Rezulto 59a Kantoparado.jpg144 kB
Denove estis bela vespero dum la kunveno en la Zoom-ĉambro merkredon vespere dum la 59-a Kantoparado. Dum la voĉdonado evidentiĝis, ke la unua kanto sufiĉe rapide atingis la pinton kaj ankaŭ la dua sekvis ĝin sufiĉe rapide, sed poste sekvis tre densa kampo de sep kantoj. Fine ja estas nur diferenco de kvin poentoj inter la kantoj sur la tria kaj oka rangoj. Gratulon al ĉiuj kantoj, kiuj partoprenis la Kantoparadon! Ankaŭ post la prezento de la rezulto ni ankoraŭ havis belan vesperon kaj babilis kune. Kaj denove Oĉjo per sia gitaro ludis kaj kantis por ni unu kanton.
Ĉeestis la Zoom-kunvenon 28 homoj el 13 diversaj landoj (Francujo, Ukrainujo, Italujo, Hungarujo, Belgujo, Usono, Kroatujo, Rusujo, Litovujo, Bulgarujo, Brazilo, Luksemburgo kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis. Voĉdonis en la fino 17 homoj (+8 voĉdonis rete jam antaŭe, 3 ne voĉdonis). Jam antaŭe dum 11 tagoj eblis aŭskulti la kantojn rete kaj ankaŭ jam eblis voĉdoni. Entute 21 homoj voĉdonis jam antaŭe. Krom la landoj de tiuj, kiuj ĉeestis la Zoom-kunvenon, la retaj voĉdonantoj venis ankaŭ el DR Kongo, Hispanujo, Armenujo kaj Nederlando.
Do: Entute partoprenis 41 homoj el 17 diversaj landoj. 28 ĉeestis la Zoom-kunvenon, 17 voĉdonis dum la kunveno, 3 ne voĉdonis, 8 ĉeestintoj voĉdonis jam antaŭe rete; 13 aliaj, kiuj ne povis partopreni la Zoom-kunvenon, voĉdonis ankaŭ jam antaŭe rete. Voĉdonis en la fino 38 homoj. Koran dankon, ke vi ĉiuj partoprenis. Gratulon kaj apartan dankon al la proponintoj de la kantoj, al la kantistoj, muzikistoj, verkistoj, tradukistoj de la tekstoj, filmistoj kaj muntistoj de la jutubaj filmoj, ktp.!
Venkintoj post la voĉdonado (38 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
🥉 Bronza medalo, 3-a rango kun 29 poentoj: Je l‘ unua la naskiĝ‘ – Kaj Tiel Plu 🥈 Arĝenta medalo, 2-a rango kun 35 poentoj: Din Don - Oraj Kantoj 🥇 Ora medalo, 1-a rango kun 48 poentoj kaj la kanto de la monato februaro estas:
Man-en-mane orienten - La Perdita Generacio
B) Poentoj 59a Kantoparado.jpg70,6 kB C) Procentoj 59a Kantoparado.jpg87,7 kB Tiom da homoj voĉdonis entute (donis 1,2,3 aŭ 4 poentojn) por la kantoj: 26 por: Man-en-mane orienten - La Perdita Generacio 20 por: Din Don - Oraj Kantoj 18 por: Tion mi deziras al vi - Vilaĝinfan' 18 por: Virtuala Tango - Mariusz Domaszewicz 17 por: Je l' unua la naskiĝ' - Kaj Tiel Plu 15 por: Esperanto ĉiam - Abel Massiala 15 por: Plia kunikl' - Gijom' Armide 14 por: Superbazaro - Martin Wiese 11 por: Romanco pri blanka akacio - Elena Abramova
Por spekti la kantojn de la aliaj pasintaj Kantoparadoj vi povas uzi la serĉkampon de Eventa Servo:
Entajpu "Kantoparado" en la serĉkampon
Alklaku la ŝaltilon "Pasintaj"
Alklaku la lupeon
Nun vi povas vidi ĉiujn Kantoparadojn kaj povas elekti tiun, kiun vi ŝatas rigardi
Malferminte la paĝon vi trovas ĉiujn ligilojn al la kantoj, la kantotekstojn kaj ankaŭ la rezulton de la voĉdonado
La 60-a Kantoparado okazos la 11-an de marto 2026! https://eventaservo.org/e/RB-11mar26-60a_Kantoparado Jam nun iru tien kaj alklaku dekstre la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin!
Jen la antaŭaj anoncoj kaj la ligiloj al la kantoj:
Detala programo: 11.02.2026: 20.00 horo virtuala kunveno per Zoom kaj rete jam ĉirkaŭ 11 tagojn antaŭe 59-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de Februaro!
Gunter, Rita, Oĉjo, Heinz, Conny, Flo, Tatjana, Heliko, Mariusz, Alexandra kaj Tomio proponis Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin spektante la filmetojn kaj poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj. Vi havas du eblecojn:
Jam ekde la 2-a de februaro vi trovos la ligilojn al la kantoj kaj la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni sur tiu ĉi paĝo de Eventa Servo. Kaj vi ekde tiam havos tempon por aŭskulti la kantojn trankvile kaj ankaŭ jam povos voĉdoni.
Dum la merkredvespera Zoom-kunveno la 11-an de Februaro, kiam ankaŭ la proponintoj de la kantoj, eble ankaŭ la muzikistoj aŭ tekstverkistoj mem povas ion aldoni pri siaj kantoj, ni prezentos ĉiujn kantojn kaj la Resuman Filmon kaj fine povos voĉdoni tiuj, kiuj ankoraŭ ne faris tion.
Post tiu voĉdonado vi ekscios la rezulton, kaj vi ekscios, kiu estos nun la Kanto de Februaro!
Entute vi havas 7 poentojn, kiujn vi rajtas kaj devas disdoni, kaj maksimume 3 poentojn al unu kanto vi rajtas doni! (ekzemple 3-3-1, 3-2-2, 2-2-2-1, ....., 1-1-1-1-1-1-1)
Atentu: Vi rajtas voĉdoni nur unu fojon! - Rajtas partopreni nur, kiu aŭskultis ĉiujn kantojn kaj povas kompreni almenaŭ bazan Esperanton por iom konatiĝi kun la enhavo de la kantotekstoj. Vi disdonu ĉiujn de viaj sep poentoj - ne plu validas la poentoj, se nur sole unu kanto estas donacita per eble tri poentoj.
Multan plezuron!
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno por la merkredvespera kunveno estas:
Ligilo al la paĝo de PollUnit por voĉdoni ĝis la fino de la Zoom-kunveno merkredon vespere:
Atentu: ne plu eblas voĉdoni por jenaj kantoj, ĉar ili jam la trian fojon partoprenas kaj atingis la limon de 3-foja partoprenado: 1) Esperanto - Tutmonda muziko 2) Mi rakontas - Feri Floro
Nun estas tempo por voĉdoni. Iru al unu el tiuj ligiloj:
Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue al hameln@esperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin plej baldaŭ, eble vi iomete devas atendi ĝis iu alia de la sekvaj monatoj.
Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.