🖥 🐀RB_Hameln:👨‍🎤60a Kantoparado
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Homoj proponis kantojn - vi povas aŭskulti ilin spektante la filmetojn kaj voĉdoni por viaj plej ŝatataj

Kunveno/Evento

Kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn el ĉiuj mondopartoj!

Foto Kompila Dokumento 60a malgranda.jpg 115 kB

Tataaa! Jen la Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro kaj la voĉdonado en la reto per PollUnit de la 28-a de februaro ĝis la 11-a de marto:
A) Rezulto 60-a Kantoparado.jpg 112 kB


Denove estis bela vespero dum la kunveno en la Zoom-ĉambro merkredon vespere dum la 60-a Kantoparado.
En la komenco ni eĉ provis kanti naskiĝtagan kanton por nia gasto Neil el Usono, kiu dum sia naskiĝtago ankaŭ honoris nin almenaŭ parte ĉeesti la Kantoparadon. Dum la antaŭa reta voĉdonado evidentiĝis, ke la kanto "La insul' de mia revo" sufiĉe rapide atingis la pinton kun la poentoj de la retaj voĉdonintoj kaj ĝis la Zoom-kunveno estis tie. Sed aliaj kantoj sekvis kaj evidentiĝis, ke aliaj kantoj ricevis iom pli da poentoj, ke tiu kanto ne plu povis resti inter la unuaj tri rangoj (kvankam certe ja ankaŭ meritis tion). Sed preskaŭ ĉiuj kantoj ja ricevis sufiĉe multe da poentoj. Gratulon al ĉiuj kantoj, kiuj partoprenis la Kantoparadon!
Ankaŭ post la prezento de la rezulto ni ankoraŭ havis belan vesperon en preskaŭ familia etoso kaj bone babilis. Kaj denove Oĉjo per sia gitaro ludis kaj kantis por ni kantojn.

Ĉeestis la Zoom-kunvenon 27 homoj el 13 diversaj landoj (Ukrainujo, Usono, Pollando, Benino, Francujo, Hungarujo, Svislando, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Bulgarujo, Kroatujo, Litovujo, Rusujo kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis. Voĉdonis en la fino 9 homoj (+9 voĉdonis rete jam antaŭe, 9 ne voĉdonis).
Jam antaŭe dum 12 tagoj eblis aŭskulti la kantojn rete kaj ankaŭ jam eblis voĉdoni. Entute 24 homoj voĉdonis jam antaŭe. Krom la landoj de tiuj, kiuj ĉeestis la Zoom-kunvenon, la retaj voĉdonantoj venis ankaŭ el Armenujo, DR Kongo, Hispanujo, Danujo, Svedujo, Belgujo, Nederlando kaj Albanujo.

Do: Entute partoprenis 51 homoj el 21 diversaj landoj.
27 ĉeestis la Zoom-kunvenon, 9 voĉdonis dum la kunveno, 9 ne voĉdonis, 9 ĉeestintoj voĉdonis jam antaŭe rete; 24 aliaj, kiuj ne povis partopreni la Zoom-kunvenon, voĉdonis ankaŭ jam antaŭe rete.
Voĉdonis en la fino 42 homoj.  Koran dankon, ke vi ĉiuj partoprenis.
Gratulon kaj apartan dankon al la proponintoj de la kantoj, al la kantistoj, muzikistoj, verkistoj, tradukistoj de la tekstoj, filmistoj kaj muntistoj de la jutubaj filmoj, ktp.!

 Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/bitlqcnj1ns7usyawne1ka kaj
https://pollunit.com/de/polls/bitlqcnj1ns7usyawne1ka/evaluations

D) Landoj 60-a Kantoparado.jpg 39,9 kB



Venkintoj post la voĉdonado (42 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
🥇 Ora medalo, 1-a rango kun 42 poentoj kaj la kanto de la monato marto estas: 

Je l' unua la naskiĝ' - Kaj Tiel Plu 

🥈 Arĝenta medalo, 2-a rango kun 40 poentoj:    Lingvo de paco - Amo Simon
🥉 Bronza medalo, 3-a rango kun 39 poentoj:    Man-en-mane orienten - La Perdita Generacio

B) Poentoj 60-a Kantoparado.jpg 69,9 kB

C) Procentoj 60-a Kantoparado.jpg 85,8 kB


 Tiom da homoj voĉdonis entute (donis 1,2,3 aŭ 4 poentojn) por la kantoj:
25 por:   Je l' unua la naskiĝ' - Kaj Tiel Plu
24 por:   Man-en-mane orienten - La Perdita Generacio
23 por:   Lingvo de paco - Amo Simon
21 por:   Mi estas - Ĵak Le Puil
20 por:   La insul' de mia revo - Feri Floro
20 por:   Esperanto Rock'n'Roll - Kaŝi
20 por:   Kiu velas sur mar' - Luis Obando
17 por:   Jen flirtas rev' - Anjo Amika
10 por:   Nigraj manteloj - Dolores Duran

Por spekti la kantojn de la aliaj pasintaj Kantoparadoj vi povas uzi la serĉkampon de Eventa Servo:
  1. Entajpu "Kantoparado" en la serĉkampon
  2. Alklaku la ŝaltilon "Pasintaj"
  3. Alklaku la lupeon
  4. Nun vi povas vidi ĉiujn Kantoparadojn kaj povas elekti tiun, kiun vi ŝatas rigardi
  5. Malferminte la paĝon vi trovas ĉiujn ligilojn al la kantoj, la kantotekstojn kaj ankaŭ la rezulton de la voĉdonado
 
La 61-a Kantoparado okazos la 8-an de aprilo 2026!
https://eventaservo.org/e/RB-08apr26-61a_Kantoparado 
Jam nun iru tien kaj alklaku dekstre la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin! 

 

Jen la antaŭaj anoncoj kaj la ligiloj al la kantoj:


Detala programo:
11.03.2026:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom kaj rete jam ĉirkaŭ 12 tagojn antaŭe   
60-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de Marto!

Oĉjo, Flo, Tomio, Anjo, Rita, Thomas, Ewa, Heinz, Eva kaj Luis proponis Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin spektante la filmetojn kaj poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj. Vi havas du eblecojn:
  1. Jam ekde la 28-a de februaro vi trovos la ligilojn al la kantoj kaj la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni sur tiu ĉi paĝo de Eventa Servo. Kaj vi ekde tiam havos tempon por aŭskulti la kantojn trankvile kaj ankaŭ jam povos voĉdoni.
  2. Dum la merkredvespera Zoom-kunveno la 11-an de marto, kiam ankaŭ la proponintoj de la kantoj, eble ankaŭ la muzikistoj aŭ tekstverkistoj mem povas ion aldoni pri siaj kantoj, ni prezentos ĉiujn kantojn kaj la Resuman Filmon kaj fine povos voĉdoni tiuj, kiuj ankoraŭ ne faris tion. 
  3. Post tiu voĉdonado vi ekscios la rezulton, kaj vi ekscios, kiu estos nun la Kanto de Marto!
  4. Entute vi havas 7 poentojn, kiujn vi rajtas kaj devas disdoni, kaj maksimume 3 poentojn al unu kanto vi rajtas doni! (ekzemple 3-3-1, 3-2-2, 2-2-2-1, ....., 1-1-1-1-1-1-1)
  5. Atentu: Vi rajtas voĉdoni nur unu fojon! - Rajtas partopreni nur, kiu aŭskultis ĉiujn kantojn kaj povas kompreni almenaŭ bazan Esperanton por iom konatiĝi kun la enhavo de la kantotekstoj. Vi disdonu ĉiujn de viaj sep poentoj - ne plu validas la poentoj, se nur sole unu kanto estas donacita per eble tri poentoj. 

Multan plezuron! 
 
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno por la merkredvespera kunveno estas:
https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la naskiĝjaron de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .
Meeting-ID: 851 458 747 

Proponoj por la 60-a Kanto-Parado je la 11.03.2026, ligiloj por aŭskulti la kantojn:

 
1) Oĉjo: 2:07 Din-Don – Oraj Kantoj
https://www.youtube.com/watch?v=nQetTYsSdTQ
2) Flo: 4:00 Je l‘ unua la naskiĝ‘ – Kaj Tiel Plu 
https://www.youtube.com/watch?v=WR5M76ZSn4U
3) Tomio 3:15 Man-en-mane orienten – La Perdita Generacio
https://www.youtube.com/watch?v=EUaGMHzimXY
4) Anjo: 4:51 Jen flirtas rev‘ – Anjo Amika Subteksto Teksto
https://www.youtube.com/watch?v=7l5BLiV1sq8
5) Rita: 5:09 La insul‘ de mia revo – Feri Floro
https://youtu.be/juMpIRiDrVE?si=F72Xr382XbSpoeRG
6) Thomas: 2:23 Nigraj manteloj – Dolores Duran
https://www.youtube.com/watch?v=SCDnyazqWtE
7) Ewa: 2:13 Mi estas – Ĵak Le Puil Teksto
https://www.youtube.com/watch?v=cFhihiklXjc   
8) Heinz: 3:21 Lingvo de paco – Amo Simon
https://www.youtube.com/watch?v=llwTP8uB3-Y 
9) Eva: 1:52 Esperanto Rock’n’roll – Kaŝi (Carsten Schnathorst)
https://www.youtube.com/watch?v=vw4ttJD2mvM
10) Luis 1:43 Kiu velas sur mar‘ – Luis Obando
https://www.youtube.com/watch?v=1amb726Tdio   
 
Por ricevi rapidan superrigardon, bonvolu spekti tiun filmeton: 

Resuma Filmo de 60-a Kantoparado:



Ligilo al la paĝo de PollUnit por voĉdoni ĝis la fino de la Zoom-kunveno merkredon vespere:

Nun estas tempo por voĉdoni. Iru al unu el tiuj ligiloj

Atentu: ne plu eblas voĉdoni por jena kanto, ĉar ĝi jam la trian fojon partoprenas kaj atingis la limon de 3-foja partoprenado: 
1) Din Don - Oraj Kantoj 

Atentu: la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200!
Vi havas 7 poentojn por disdoni, maksimume 3 al unu kanto vi rajtas doni.
Se ne eblas voĉdoni per la paĝo PollUnit aŭ se vi misklakis, skribu retpoŝton al hameln@esperanto.de kaj detale klarigu, al kiu kanto vi donas kiom da poentoj. 
 


Rezulto de la voĉdonado: 
  1.  La partoprenantoj de la merkreda Zoom-kunveno tuj post la de la voĉdonado ekscios la rezulton.
  2. Ĵaŭdon post la Kantoparado ankaŭ aliaj iam dum la tago povos legi la rezulton en la kalendaro de Eventa Servo sur la paĝo de tiu ĉi Kantoparado. 
  3. Krome ni dissendos la rezulton retpoŝte per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas. 

Se vi ŝatas legi detalajn klarigojn pri la maniero voĉdoni per la paĝo de PollUnit kaj la detalajn regulojn, bonvolu iri al la paĝo: https://www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln/reguloj-de-la-kantoparado 
 
Propraj proponoj:
  1. Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue al hameln@esperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin plej baldaŭ, eble vi iomete devas atendi ĝis iu alia de la sekvaj monatoj. 
  2. Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
 
Foto: ©  La Ratkaptista Bando

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj

Din-Don - Oraj Kantoj - kun subtekstoj

Din-Don - Oraj Kantoj - kun subtekstoj La sondosieron sendis Oleg Ĉajka, kiu mem kantis en

Mi Estas - Ĵak Le Puil | Kanto kun teksto

Ĵak Lepŭil' estas franca kantisto kaj Esperantisto kiu komencis kanti en Esperanto en la 70-aj jaroj

"Je l'unua la naskiĝ' " - Kaj Tiel Plu - (Oficiala muzikvideo)

Esperanto: Apero de la oficiala muzikvideo "Je la unua" de la barcelona fokbando KajTiel Plu. Ĉi t

Man-En-Mane-Orienten - La Perdita Generacio - kun subtekstoj

Man-En-Mane-Orienten - La Perdita Generacio - kun subtekstoj La datumon sendis La Perdita G

Jen flirtas rev' - Anjo Amika - kun subtekstoj

Jen flirtas rev' - Anjo Amika - kun subtekstoj Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick

Lingvo de Paco - Amo Simon - kun subtekstoj

Lingvo de Paco - Amo Simon - kun subtekstoj Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick kaj

LA INSUL' DE MIA REVO

Mirinda muziko de Feri Floro estis komponita laŭ la Esperanto- poemo de Rita Mkrtĉjan "La insul' de

Resuma filmo de la 60-a Kantoparado, la 11-an de marto 2026

Resuma filmo de la 60-a Kantoparado, la 11-an de marto 2026 Jen vi povas spekti la resuman filmon p

Esperanto Rock'n'Roll - Kaŝi (Carsten Schnathorst) - kun subtekstoj

Esperanto Rock'n'Roll - Kaŝi (Carsten Schnathorst) - kun subtekstoj Subtekstojn ald

Kiu velas sur mar' - Esperanto

Kiu velas sur mar' Sveda marista kanto #Esperanto Kiu velas sur mar' sen vent'? kiu krozas sen rud

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉