Homoj proponis kantojn - vi povas aŭskulti ilin spektante la filmetojn kaj voĉdoni por viaj plej ŝatataj
Kunveno/Evento
Kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn el ĉiuj mondopartoj!
Foto Kompila Dokumento 61a malgranda.jpg93,1 kB Tataaa! Jen la Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro kaj la voĉdonado en la reto per PollUnit de la 28-a de marto ĝis la 8-a de aprilo: A) Rezulto 61-a Kantoparado.jpg136 kB
Denove estis bela vespero dum la kunveno en la Zoom-ĉambro merkredon vespere dum la 61-a Kantoparado. Dum la reta voĉdonado kelkfoje ŝanĝiĝis la kantoj sur la unuaj rangoj. Kaj kiel vi povas vidi, ne estas granda distanco inter la kantoj de la 1-a ĝis 7-a rangoj. Sed ankaŭ la aliaj du kantoj ja ricevis poentojn kaj estas ŝatataj. Gratulon al ĉiuj kantoj, kiuj partoprenis la Kantoparadon! Ankaŭ post la prezento de la rezulto ni ankoraŭ havis belan vesperon kaj bone babilis. Kaj denove Oĉjo per sia gitaro ludis kaj kantis por ni kantojn, ĉi-foje lulkantojn. Partoprenis ja ankaŭ lia eta filino, same kiel la filineto de Ĵenja. Sed kiam la lulkantoj efikis ĉe ili, ni ne scias. 😉
Ĉeestis la Zoom-kunvenon 48 homoj el 15 diversaj landoj (Pollando, Svedujo, Francujo, Brazilo, Ukrainujo, Slovakujo, Usono, Kroatujo, Litovujo, Hungarujo, Bulgarujo, Rusujo, DR Kongo, Belgujo kaj Germanujo). Inter ili estis grupo da partoprenantoj de PRINTEMPE en Wiesbaden (ĉirkaŭ 20 homoj), kiuj per projekciilo spektis kaj aŭskultis la kantoparadon en salono en Wiesbaden kune. Duono de ili ankaŭ poste voĉdonis. Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis. Voĉdonis en la fino 17 homoj (+9 voĉdonis rete jam antaŭe, 22 ne voĉdonis). Jam antaŭe dum 12 tagoj eblis aŭskulti la kantojn rete kaj ankaŭ jam eblis voĉdoni. Entute 29 homoj voĉdonis jam antaŭe. Krom la landoj de tiuj, kiuj ĉeestis la Zoom-kunvenon, la retaj voĉdonantoj venis ankaŭ el Armenujo, Hispanujo, Aŭstralio, Danujo, Italujo kaj Irlando.
Do: Entute partoprenis 68 homoj el 21 diversaj landoj. 48 ĉeestis la Zoom-kunvenon, 17 voĉdonis dum la kunveno, 22 ne voĉdonis, 9 ĉeestintoj voĉdonis jam antaŭe rete; 20 aliaj, kiuj ne povis partopreni la Zoom-kunvenon, voĉdonis ankaŭ jam antaŭe rete. Voĉdonis en la fino 46 homoj. Koran dankon, ke vi ĉiuj partoprenis. Gratulon kaj apartan dankon al la proponintoj de la kantoj, al la kantistoj, muzikistoj, verkistoj, tradukistoj de la tekstoj, filmistoj kaj muntistoj de la jutubaj filmoj, ktp.!
D) Landoj 61-a Kantoparado a.jpg21 kBD) Landoj 61-a Kantoparado b.jpg23,8 kB
Venkintoj post la voĉdonado (46 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
🥇 Ora medalo, 1-a rango kun 49 poentoj kaj la kanto de la monato aprilo estas:
Eliras la eŭska al sun' - Marcella Fasani
🥈 Arĝenta medalo, 2-a rango kun 45 poentoj: La senco de vivado - Lucio Avitabile
🥉 Bronza medalo, 3-a rango kun 43 poentoj: Kial - ĴeLe
B) Poentoj 61-a Kantoparado.jpg68,4 kB C) Procentoj 61-a Kantoparado.jpg87,5 kB
Tiom da homoj voĉdonis entute (donis 1,2,3 aŭ 4 poentojn) por la kantoj: 29 por: La senco de vivado - Lucio Avitabile 27 por: Eliras la eŭska al sun' - Marcella Fasani 27 por: Kial - ĴeLe 24 por: Mozaiko - Kjara 23 por: Velo de Espero - Meri Tiratsuyan 23 por: Pluvas kaj pluvas kaj pluvas - Conny II 20 por: Lingvo de paco - Amo Simon 8 por: Alaŭdo - Elena Abramova 7 por: Faduo pri l' avareco - Krysztof Daletzki
Por spekti la kantojn de la aliaj pasintaj Kantoparadoj vi povas uzi la serĉkampon de Eventa Servo:
Entajpu "Kantoparado" en la serĉkampon
Alklaku la ŝaltilon "Pasintaj"
Alklaku la lupeon
Nun vi povas vidi ĉiujn Kantoparadojn kaj povas elekti tiun, kiun vi ŝatas rigardi
Malferminte la paĝon vi trovas ĉiujn ligilojn al la kantoj, la kantotekstojn kaj ankaŭ la rezulton de la voĉdonado
Jen la antaŭaj anoncoj kaj la ligiloj al la kantoj:
Detala programo: 08.04.2026: 20.00 horo virtuala kunveno per Zoom kaj rete jam ĉirkaŭ 12 tagojn antaŭe 61-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de Aprilo!
Tomio, Flo, Heinz, Christoph, Heliko, Maria, Rita, Tatjana, Conny kaj ĴeLe proponis Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin spektante la filmetojn kaj poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj. Vi havas du eblecojn:
Jam ekde la 28-a de marto vi trovos la ligilojn al la kantoj kaj la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni sur tiu ĉi paĝo de Eventa Servo. Kaj vi ekde tiam havos tempon por aŭskulti la kantojn trankvile kaj ankaŭ jam povos voĉdoni.
Dum la merkredvespera Zoom-kunveno la 8-an de aprilo, kiam ankaŭ la proponintoj de la kantoj, eble ankaŭ la muzikistoj aŭ tekstverkistoj mem povas ion aldoni pri siaj kantoj, ni prezentos ĉiujn kantojn kaj la Resuman Filmon kaj fine povos voĉdoni tiuj, kiuj ankoraŭ ne faris tion.
Post tiu voĉdonado vi ekscios la rezulton, kaj vi ekscios, kiu estos nun la Kanto de Aprilo!
Entute vi havas 7 poentojn, kiujn vi rajtas kaj devas disdoni, kaj maksimume 3 poentojn al unu kanto vi rajtas doni! (ekzemple 3-3-1, 3-2-2, 2-2-2-1, ....., 1-1-1-1-1-1-1)
Atentu: Vi rajtas voĉdoni nur unu fojon! - Rajtas partopreni nur, kiu aŭskultis ĉiujn kantojn kaj povas kompreni almenaŭ bazan Esperanton por iom konatiĝi kun la enhavo de la kantotekstoj. Vi disdonu ĉiujn de viaj sep poentoj - ne plu validas la poentoj, se nur sole unu kanto estas donacita per eble tri poentoj.
Multan plezuron!
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno por la merkredvespera kunveno estas:
(Atentu: ni pardonpetas, ke estas eta eraro en ĝi > antaŭ la 3-a kanto denove aperis la anonco de la 2-a kanto, sed devus esti prezentita kanto 3 Lingvo de paco de Amo Simon.)
Ligilo al la paĝo de PollUnit por voĉdoni ĝis la fino de la Zoom-kunveno merkredon vespere:
Atentu: ne plu eblas voĉdoni por jena kanto, ĉar ĝi jam la trian fojon partoprenas kaj atingis la limon de 3-foja partoprenado: 1) Man-en-mane orienten - La Perdita Generacio 2) Je l' unua la naskiĝ' - Kaj Tiel Plu
Nun estas tempo por voĉdoni. Iru al unu el tiuj ligiloj:
Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue al hameln@esperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin plej baldaŭ, eble vi iomete devas atendi ĝis iu alia de la sekvaj monatoj.
Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.