Homoj proponis kantojn - vi povas aŭskulti ilin spektante la filmetojn kaj voĉdoni por viaj plej ŝatataj
Kunveno/Evento
Kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn el ĉiuj mondopartoj!
Foto Kompila Dokumento 62a malgranda.jpg122 kB Tataaa! Jen la Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro kaj la voĉdonado en la reto per PollUnit de la 31-a de junio ĝis la 10-a de junio: A) Resumo 62a Kantoparado.jpg107 kB Denove estis bela vespero dum la kunveno en la Zoom-ĉambro merkredon vespere dum la 62-a Kantoparado. Ĉeestis ankaŭ kvar partoprenantoj de la nuna reta kurso, kiuj ŝatis prezenti siajn kantoproponojn, kiujn ili jam prezentis en la kurso dum la "Defio de 30 tagoj". Ankaŭ al ili poste tre plaĉis la vespero. Dum la reta voĉdonado kelkfoje kantoj ŝanĝis la rangojn, iris supren aŭ denove malsupren. Sed la unuaj tri kantoj tre baldaŭ kristaliĝis kiel favoritoj. Bedaŭrinde ankaŭ post la prezentado ankoraŭ estis malgranda ŝanĝo de la rangoj inter la unuaj tri kantoj, kaj dum la prezentado de la kantoj ankoraŭ iu en la reto aldonis siajn voĉojn kaj krome post posta kontrolado evidentiĝis, ke du partoprenantoj dufoje aldonis siajn poentojn, unufoje jam antaŭe en la reto kaj la duan fojon ankaŭ al mi persone sendis siajn poentojn, kiujn mi aldonis. Kompreneble tiujn duoblajn voĉdojn mi devis poste ja forigi de la rezulto. Pro tio la eta ŝanĝo. Kaj vere ja ĉiuj tri kuŝas unu apud la aliaj kun malgranda diferenco. Sed ankaŭ la aliaj kantoj sekvas kun sufiĉe multaj poentoj kaj estis tre ŝatataj. Gratulon al ĉiuj kantoj, kiuj partoprenis la Kantoparadon! Ankaŭ post la prezento de la rezulto ni ankoraŭ havis belan vesperon kaj bone babilis. Estis vere bona kaj amikema etoso kaj kelkaj novuloj tre ĝojis revidi amikojn, kiujn ili longe ne vidis. Kaj denove Oĉjo per sia gitaro ludis kaj kantis por ni du kantojn, unu en iom pli rapida ritmo, ol ni jam aŭskultis dum la prezentado. Sed ĝi tre plaĉis al ni. Nun ni devas iom atendi dum la somera paŭzo, sed ni ja ĉiuj antaŭĝojas la venontan Kantoparadon, kiu okazos en septembro.
Ĉeestis la Zoom-kunvenon 46 homoj el 11 diversaj landoj (Rusujo, Kroatujo, Hungarujo, Svislando, Litovujo, Usono, Belgujo, Ukrainujo, Bulgarujo, Francujo kaj Germanujo). Voĉdonis en la fino 14 homoj (+7 voĉdonis rete jam antaŭe, 3 ne voĉdonis). Jam antaŭe dum 11 tagoj eblis aŭskulti la kantojn rete kaj ankaŭ jam eblis voĉdoni. Entute 22 homoj voĉdonis jam antaŭe. Krom la landoj de tiuj, kiuj ĉeestis la Zoom-kunvenon, la retaj voĉdonantoj venis ankaŭ el Pollando, Aŭstralio, Slovakujo, DR Kongo kaj Armenujo.
Do: Entute partoprenis 46 homoj el 16 diversaj landoj. 24 ĉeestis la Zoom-kunvenon, 14 voĉdonis dum la kunveno, 3 ne voĉdonis, 7 ĉeestintoj voĉdonis jam antaŭe rete; 22 aliaj, kiuj ne povis partopreni la Zoom-kunvenon, voĉdonis ankaŭ jam antaŭe rete. Voĉdonis en la fino 43 homoj. Koran dankon, ke vi ĉiuj partoprenis. Gratulon kaj apartan dankon al la proponintoj de la kantoj, al la kantistoj, muzikistoj, verkistoj, tradukistoj de la tekstoj, filmistoj kaj muntistoj de la jutubaj filmoj, ktp.!
Venkintoj post la voĉdonado (43 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
🥇 Ora medalo, 1-a rango kun 47 poentoj kaj la kanto de la monato junio estas:
Vi kaj Mi - Ĵomart kaj Nataŝa
🥈 Arĝenta medalo, 2-a rango kun 46 poentoj: La balancilo - Kajto
🥉 Bronza medalo, 3-a rango kun 41 poentoj: Rimarku min - Kaŝi
B) Poentoj 62a Kantoparado.jpg62,1 kB C) Procentoj 62a Kantoparado.jpg79,8 kB
Tiom da homoj voĉdonis entute (donis 1,2 aŭ 3 poentojn) por la kantoj: 27 por: Vi kaj Mi - Ĵomart kaj Nataŝa 27 por: La balancilo - Kajto 26 por: Rimarku min - Kaŝi 24 por: La senco de vivado - Lucio Avitabile 22 por: Dankon - Jonny M 21 por: La vespera vento - Armel Amiot 18 por: Berlino sen vi - inicialoj dc 16 por: Kial - ĴeLe 11 por: Eliras la eŭska al sun' - Marcella Fasani
Por spekti la kantojn de la aliaj pasintaj Kantoparadoj vi povas uzi la serĉkampon de Eventa Servo:
Entajpu "Kantoparado" en la serĉkampon
Alklaku la ŝaltilon "Pasintaj"
Alklaku la lupeon
Nun vi povas vidi ĉiujn Kantoparadojn kaj povas elekti tiun, kiun vi ŝatas rigardi
Malferminte la paĝon vi trovas ĉiujn ligilojn al la kantoj, la kantotekstojn kaj ankaŭ la rezulton de la voĉdonado
Dum julio kaj aŭgusto la Kantoparado paŭzas!
La 63-a Kantoparado okazos la 9-an de septembro 2026! https://eventaservo.org/e/RB-09sep26_63a_Kantoparado Jam nun iru tien kaj alklaku dekstre la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin!
Jen la antaŭaj anoncoj kaj la ligiloj al la kantoj:
Detala programo: 10.06.2026: 20.00 horo virtuala kunveno per Zoom kaj rete jam ĉirkaŭ 12 tagojn antaŭe 62-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de junio!
ĴeLe, Heinz, Maria, Christa, Julie, Attila, Carola, Erik kaj Kaŝi proponis Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin spektante la filmetojn kaj poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj. Vi havas du eblecojn:
Jam ekde la 31-a de majo vi trovos la ligilojn al la kantoj kaj la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni sur tiu ĉi paĝo de Eventa Servo. Kaj vi ekde tiam havos tempon por aŭskulti la kantojn trankvile kaj ankaŭ jam povos voĉdoni.
Dum la merkredvespera Zoom-kunveno la 10-an de junio, kiam ankaŭ la proponintoj de la kantoj, eble ankaŭ la muzikistoj aŭ tekstverkistoj mem povas ion aldoni pri siaj kantoj, ni prezentos ĉiujn kantojn kaj la Resuman Filmon kaj fine povos voĉdoni tiuj, kiuj ankoraŭ ne faris tion.
Post tiu voĉdonado vi ekscios la rezulton, kaj vi ekscios, kiu estos nun la kanto de junio!
Entute vi havas 7 poentojn, kiujn vi rajtas kaj devas disdoni, kaj maksimume 3 poentojn al unu kanto vi rajtas doni! (ekzemple 3-3-1, 3-2-2, 2-2-2-1, ....., 1-1-1-1-1-1-1)
Atentu: Vi rajtas voĉdoni nur unu fojon! - Rajtas partopreni nur, kiu aŭskultis ĉiujn kantojn kaj povas kompreni almenaŭ bazan Esperanton por iom konatiĝi kun la enhavo de la kantotekstoj. Vi disdonu ĉiujn de viaj sep poentoj - ne plu validas la poentoj, se nur sole unu kanto estas donacita per eble tri poentoj.
Multan plezuron!
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno por la merkredvespera kunveno estas:
Vi havas 14 poentojn por disdoni, maksimume 3 al unu kanto vi rajtas doni. Se ne eblas voĉdoni per la paĝo PollUnit aŭ se vi misklakis, skribu retpoŝton al hameln@esperanto.de kaj detale klarigu, al kiu kanto vi donas kiom da poentoj.
Atentu: la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200!
Jen la Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro kaj la voĉdonado en la reto per PollUnit de la 31-a de majo ĝis la 10-a de junio:
(sekvos ĉi-tie post la merkreda Zoom-kunveno iam la sekvan tagon)
Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie: (sekvos ĉi-tie post la merkreda Zoom-kunveno iam la sekvan tagon)
Venkintoj post la voĉdonado (xx voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos: (sekvos ĉi-tie post la merkreda Zoom-kunveno iam la sekvan tagon)
Rezulto de la voĉdonado:
La partoprenantoj de la merkreda Zoom-kunveno tuj post la de la voĉdonado ekscios la rezulton.
Ĵaŭdon post la Kantoparado ankaŭ aliaj iam dum la tago povos legi la rezulton en la kalendaro de Eventa Servo sur la paĝo de tiu ĉi Kantoparado.
Krome ni dissendos la rezulton retpoŝte per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas.
Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue al hameln@esperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin plej baldaŭ, eble vi iomete devas atendi ĝis iu alia de la sekvaj monatoj.
Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.