Homoj proponis kantojn - vi povas aŭskulti ilin spektante la filmetojn kaj voĉdoni por viaj plej ŝatataj
Kunveno/Evento
Kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn el ĉiuj mondopartoj!
Foto Kompila Dokumento 58a malgranda.jpg92,4 kB
Tataaa! Jen la Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro kaj la voĉdonado en la reto per PollUnit de la 3-a de januaro ĝis la 14-a de januaro:
A) Rezulto 58a Kantoparado.jpg102 kB
Denove estis bela vespero dum la kunveno en la Zoom-ĉambro merkredon vespere dum la 58-a Kantoparado. Dum la voĉdonado evidentiĝis, ke la unua kanto sufiĉe rapide atingis la pinton, sed poste sekvis tre densa kampo de ses kantoj. Fine ja estas nur diferenco de kvin poentoj inter la kantoj sur la dua kaj sepa rangoj. Gratulon al ĉiuj kantoj, kiuj partoprenis la Kantoparadon! Ankaŭ post la prezento de la rezulto ni ankoraŭ havis belan vesperon kaj babilis kune. Kaj denove Oĉjo per sia gitaro ludis kaj kantis por ni unu kanton.
Ĉeestis la Zoom-kunvenon 26 homoj el 16 diversaj landoj (Ukrainujo, Svedujo, Belgujo, Italujo, Kroatujo, Slovakujo, Francujo, Britujo, Litovujo, Usono, Rusujo, Hispanujo, Pollando, Svislando kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis. Voĉdonis en la fino 22 homoj (+19 voĉdonis rete jam antaŭe, 4 ne voĉdonis). Jam antaŭe dum 12 tagoj eblis aŭskulti la kantojn rete kaj ankaŭ jam eblis voĉdoni. Entute 24 homoj voĉdonis jam antaŭe. Krom la landoj de tiuj, kiuj ĉeestis la Zoom-kunvenon, la retaj voĉdonantoj venis ankaŭ el Bulgarujo, Armenujo, Tajlando, DR Kongo, Hungarujo, Aŭstralio kaj Nederlando.
Do: Entute partoprenis 45 homoj el 22 diversaj landoj. 26 ĉeestis la Zoom-kunvenon, 17 voĉdonis dum la kunveno, 4 ne voĉdonis, 5 ĉeestintoj voĉdonis jam antaŭe rete; 19 aliaj, kiuj ne povis partopreni la Zoom-kunvenon, voĉdonis ankaŭ jam antaŭe rete. Voĉdonis en la fino 41 homoj. Koran dankon, ke vi ĉiuj partoprenis. Gratulon kaj apartan dankon al la proponintoj de la kantoj, al la kantistoj, muzikistoj, verkistoj, tradukistoj de la tekstoj, filmistoj kaj muntistoj de la jutubaj filmoj, ktp.!
D) Landoj 58a Kantoparado 1.jpg20,2 kBD) Landoj 58a Kantoparado 2.jpg23,8 kB
Venkintoj post la voĉdonado (41 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
🥈 Arĝenta medalo, 2-a rango kun 36 poentoj: Din Don - Oraj Kantoj 🥈 Arĝenta medalo, 2-a rango kun 36 poentoj: Mi rakontas - Feri Floro 🥇 Ora medalo, 1-a rango kun 41 poentoj kaj la Kanto de la monato januaro estas:
Esperanto - Tutmonda Muziko
B) Poentoj 58a Kantoparado.jpg67,2 kB C) Procentoj 58a Kantoparado.jpg85,8 kB
Tiom da homoj voĉdonis entute (donis 1,2,3 aŭ 4 poentojn) por la kantoj: 22 por: Robinson' - Jurij Krombet 21 por: Mi rakontas - Feri Floro 20 por: Esperanto - Tutmonda Muziko 20 por: Soneto pri kato - Mihail Povorin 19 por: Din Don - Oraj Kantoj 17 por: Tiu ĉi tempo - Kjara 16 por: Mia koro estas birdo - Kajto 14 por: Ludoviko - Šafrda Memory Band 11 por: Per Fido - Simmon Keith Barney
Por spekti la kantojn de la aliaj pasintaj Kantoparadoj vi povas uzi la serĉkampon de Eventa Servo:
Entajpu "Kantoparado" en la serĉkampon
Alklaku la ŝaltilon "Pasintaj"
Alklaku la lupeon
Nun vi povas vidi ĉiujn Kantoparadojn kaj povas elekti tiun, kiun vi ŝatas rigardi
Malferminte la paĝon vi trovas ĉiujn ligilojn al la kantoj, la kantotekstojn kaj ankaŭ la rezulton de la voĉdonado
La 59-a Kantoparado okazos la 11-an de februaro 2026! https://eventaservo.org/e/RB-11feb26_59a_Kantoparado Jam nun iru tien kaj alklaku dekstre la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin!
Jen la antaŭaj anoncoj kaj la ligiloj al la kantoj:
Detala programo: 14.01.2026: 20.00 horo virtuala kunveno per Zoom kaj rete jam ĉirkaŭ 12 tagojn antaŭe 58-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de Januaro!
Rezulto de la Kanto-Konkurso !!!!!
Krome post la unuaj 3 kantoj ni malkovros al vi la Rezulton de la Kanto-Konkurso de la 56a/Tubara Kantoparado, kiu daŭris de 07nov25 ĝis 07jan26 !!!!!
Raia, Rita, Gunter, Oĉjo, Petro, Simmon, Rianne, Michal kaj Tatjana proponis Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin spektante la filmetojn kaj poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj. Vi havas du eblecojn:
Jam ekde la 3-a de januaro vi trovos la ligilojn al la kantoj kaj la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni sur tiu ĉi paĝo de Eventa Servo. Kaj vi ekde tiam havos tempon por aŭskulti la kantojn trankvile kaj ankaŭ jam povos voĉdoni.
Dum la merkredvespera Zoom-kunveno la 14-an de januaro, kiam ankaŭ la proponintoj de la kantoj, eble ankaŭ la muzikistoj aŭ tekstverkistoj mem povas ion aldoni pri siaj kantoj, ni prezentos ĉiujn kantojn kaj la Resuman Filmon kaj fine povos voĉdoni tiuj, kiuj ankoraŭ ne faris tion.
Post tiu voĉdonado vi ekscios la rezulton, kaj vi ekscios, kiu estos nun la Kanto de Januaro!
Entute vi havas 7 poentojn, kiujn vi rajtas kaj devas disdoni, kaj maksimume 3 poentojn al unu kanto vi rajtas doni! (ekzemple 3-3-1, 3-2-2, 2-2-2-1, ....., 1-1-1-1-1-1-1)
Atentu: Vi rajtas voĉdoni nur unu fojon! - Rajtas partopreni nur, kiu aŭskultis ĉiujn kantojn kaj povas kompreni almenaŭ bazan Esperanton por iom konatiĝi kun la enhavo de la kantotekstoj. Vi disdonu ĉiujn de viaj sep poentoj - ne plu validas la poentoj, se nur sole unu kanto estas donacita per eble tri poentoj.
Multan plezuron!
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno por la merkredvespera kunveno estas:
Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue al hameln@esperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin plej baldaŭ, eble vi iomete devas atendi ĝis iu alia de la sekvaj monatoj.
Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.