Bicikla ekskurso de Parizo ĝis Noisiel
10:30 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Biciklado rande de la rivero Marno, tra Nogent, ĝis la eksa ĉokoladejo Menier en Noisiel.

Kunveno/Evento

Biciklado rande de Marno-rivero, de Parizo ĝis la ĉokoladejo Menier de Noisiel



La biciklado okazos je Sabato 11-a de Aprilo, laŭlonge de la rivero Marno, al oriento de Parizo ; ĝi longos je proksimume 36 kilometroj, sen deklivoj ; ni retroiros trajne Parizon.

Ni rendevuu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro ĉirkaŭ la 10-a 1/2 matene (https://brouter.de/brouter-web/#map=13/48.8091/2.3666/standard&pois=2.361226,48.832868,SAT-Amikaro adreso : 132-134, Boulevard Vincent-Auriol, Parizo, 13-a distrikto) ; ni trinkos varman ĉokoladon kaj tuj foriros.

Ni trankvile biciklados ; nia unua etapo lokiĝos sur la subtera kanalo de Saint-Maur (kie ni jam pasis antaŭ kkaj monatoj : rendevuejo je kanalo de Saint-Maur) ; poste ni ruliĝos tra Nogent-sur-Marne (urbo pasintece fama pro popularaj dancejoj "guinguettes", akordionistoj, blanka vino, rem-boatoj kaj viroj kun kanotĉapelo "canotier") kie ni piknikos (tri elekteblaj piknikejoj) ; bicikladante rande de la rivero, ni preterpasos unu el la lastaj "guinguettes" Bar de la Marine - Chez Fifi, kaj poste ni trairos laŭlonge de la granda akvo-baseno de la naŭtikaĵoj de la olimpiaj ludoj de 2024 (lago de Vaires-sur-Marne) ; enirante en Noisiel ni preterpasos la budhisman templon Tinh Xa Ngoc Diem ; poste ni atingos la ĉokolado-fabrikejon de la familio Menier ["menje"] en Noisiel ["nŭazjel"] (sed kies kuriozajn konstruaĵojn de la epoko 1900 ni ne povos eniri), kaj poste ni vizitos ties laboristan urbeton, sur kies ĉefa placo staras statuo de Émile-Justin Menier, kaj fine ni vizitos la eksan farmon de la arbedoj "Ferme du Buisson" (la mastroj Menier praktikis ian kapitalismon kiu estis socialisma) ; fine, ni revenos Parizon (Gare de Lyon) per la trajno RER (survoje al la staci-domo ni supreniros la solan deklivon de la ekskurso ; eblos entrajniĝi kun sia biciklo).

Por la reveno : ne forgesu kunhavi trajnan tikedon RER ; la kuraĝemuloj revenos bicikle (noktiĝos je la 20-a k 1/2), ni tamen provos enesti ne malfrue en Parizo por ĉeesti la Esperanto-kafejon je la 19-a ĉe la Libana restoracio Afendi, 84 rue du Faubourg Saint-Denis, 75010 Paris.

ekskurso_Noisiel.jpg 460 kB


reklamo_Menier_1892.jpg 204 kB

(Malnova reklamo de 1892 por la ĉokolado Menier -- BNF Gallica)


Bicikloj_De_Dion-Bouton_1024x680.jpg 220 kB

(Malnova reklamo de 1925 por bicikloj De Dion-Bouton -- BNF Gallica)



(La sekvajn bildojn rigardu larĝskale sur la alkroĉita dokumento)

360_bicikla_flosajho_en_1914.jpg 40,4 kB

360_vilao_Nogent.jpg 91,1 kB

360_olimpika_baseno.jpg 75,6 kB

360_muelejo+katedralo.jpg 68,9 kB

360_muelejo_Saulnier.jpg 98,3 kB

360_uzino.jpg 82,9 kB

360_fridujo.jpg 79,4 kB

360_murpentrajho.jpg 80,5 kB


[ 6 BEMI-istoj bicikladis sub ĉielo griza, tamen senpluva krom 2-3 foje falis kelketaj gutetoj tute ne ĝenaj. Ni foriris ĉ. la 11-a, piknikis borde de Marno en trankvila parketo, pasis laŭlonge de la granda lago de Vaires, vizitis la Budistan templon Tinh Xa Ngoc Diem de Torcy/Noisiel, vidis la eksan templon de ĉokolado, pasis en la urbeto de la laboristoj, kaj fine ni entrajniĝis ĉ. la 17a. Vespere, tri el ni ĉeestis la E-restoracion en Parizo. Ĝis la estonta ekskurso ! ]

( La BEMI-ista sesopo antaŭ la sidejo de SAT-Amikaro, je la momento eliri : )
eliro_11-04-2026_600x1024.JPG 326 kB

( Pikniko : )
pikniko_11-04-2026.jpg 65,6 kB


Memore pri niaj du antaŭaj bicikladoj :

▶ Chevreuse kaj Port-Royal des Champs (9 ĉeestintoj je Sabato 10 Majo 2025, 20 kilometrojn longa kun 3 malfacilaj deklivoj)


▶ En la buklo de la rivero Marno (9 ĉeestintoj je Sabato 8 Novembro 2025, 33 kilometrojn longa, sen deklivo)



Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB


Kore kaj pedale,

Zam & Dzeka.


Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉