Bicikla ekskurso proksime de Parizo
10:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Biciklado en la valo de Chevreuse

Kunveno/Evento

Facila biciklado kaj komuna pikniko


La biciklado okazos je Sabato 10a de Majo, en la valo de Chevreuse, sud-okcidente de Parizo.

Nia cirkvito longas je proksimume 25 kilometroj.

Ni rendevuu ĉe la RER-a trajnostacio Saint-Rémy-lès-Chevreuse ĉirkaŭ la 10-a matene.
Nia unua etapo en Chevreuse estos : paŝi laŭlonge de la Venezi-aspekta kanalo de "la pontetoj".
La dua etapo, post vizito en la preĝejo, estos en la malnova kastelo "de la Madeleine", kiun ni atingos piede tra pado tre klina.
Ni piknikos en arbaro. Ĉiu kunportu sian manĝaĵon (eblos bazarumi en Chevreuse).
Post-tagmeze ni vizitos Port-Royal des Champs (prezo: 1,00€), kie, en la 17a jarcento, renkontiĝis intelektuloj (iuj religiaj, aliaj laikaj) kiuj ĉi-tie trovis "solecon", t.s. eksiĝon el la mondo. Kvankam la afero pri Port-Royal estas tre malsimple resumebla, ĝi tamen klare finiĝis kiam la reĝo Ludoviko la XIV-a detruigis la abatejon, komence de la 18-a jarcento. Ĉion konsiderante, tiu afero iel anoncis la jarcenton de la "lumuloj" ("klerismo") kaj la Revolucion ; ĝi ankaŭ montras kiel, foje, potenculoj punas sendanĝerulojn.
De Port-Royal, eblos reiri Parizon per RER-trajno en Trappes, aŭ daŭrigi la ekskurson por reveni al Chevreuse.
Je la rivero Yvette ni vidos naturon kiu similas kiel en la arbaro de Fontainebleau.
Ni rigardos la kastelon de Dampierre, antaŭ la reveno.

(Mapo de Cassini, de la 17a jarcento, IGN)
Chevreuse_Cassini_560x420.jpg 66,3 kB


Ni rendevuos ĉirkaŭ la 10a matene en la fina staci-domo de RER-B, en Saint-Rémy-lès-Chevreuse. Bezonatas nur unu ordinara tikedo "Métro-Train-RER" por vojaĝi kun la biciklo (kaj dua tikedo por reveni !). Notu : la rajto transporti biciklon ne validas en ordinara metroo, parizanoj nepre entrajniĝu ĉe RER-stacio, kiel Cité Universitaire, aŭ... Port-Royal !

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB



Kore kaj pedale,

Zam & Dzeka.



Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
Saint-Rémy-lès-Chevreuse

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureViktoro Simonnet

Administranto