La biciklado okazos je Sabato 8a de Novembro, laŭlonge de rivero Marno, sud-oriente de Parizo. Jam pluraj kolegoj anoncis sian venon. La meteorologia prognozo estas favora.
Nia cirkvito longas je 33 kilometroj, sen deklivoj.
MarnoBuklo_OSM-3.jpg413 kB
Ni rendevuu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro ek de la 11-a matene. Tie ni tagmanĝos, interparolos, ĉiu alportu manĝaĵojn-trinkaĵojn, same kiam okazas parolrondoj. Nia adreso : 132-134, Boulevard Vincent-Auriol, Parizo, 13-a distrikto.
Ni foriros bicikle el SAT-Amikaro ĉirkaŭ la 12-a 1/2.
La kanalo de Saint-Maur datumas de 1825, longas je 1 kilometro kaj kurt-cirkvitas la 13 kilometrojn de la buklo de Marno. Eniro_kanalo_St-Maur_Gallica.jpg137 kB (Subtera kanalo de Saint-Maur, el malnova gvidlibro Joanne -- BNF Gallica. Nia rendevu-loko situas je la alia ekstremo, sud-okcidente de la tunel-kanalo.)
Post tiu kanalo estas la duon-insulo interne de la "buklo" de Marno (fr: boucle de la Marne), kiun ni randiros trankvile, laŭ senco inversa de horloĝo.
Bicikloj_De_Dion-Bouton__BNF-Gallica.jpg355 kB (Malnova reklamo por bicikloj De Dion-Bouton -- BNF Gallica)
Ni revenos ĉe SAT-Amikaron laŭlonge de Marno kaj Sejno sur pado kiu estas biciklo-irebla.