La Amsterdama Rondo
Ĉiun 2-an dimanĉon de monato oni donas la okazon en Amsterdamo kunveni, kaj renkonti novajn vizaĝojn. Ni esperas, ke regule ripetiĝas ĉi tiuj renkontiĝoj, kie oni povas interrilati libere kaj senĝene, interŝanĝi novaĵojn kaj plani.

Ankaŭ por tiuj, kiuj (eble jam delonge) deziras konatiĝi kun esperantistoj, povas esti alloga la kombinaĵo Amsterdamo kaj libere alirebla, publika loko. Simple eniru. Ni esperas, ke ankaŭ homoj de aliaj regionoj enplektas la renkontiĝon en sian amsterdaman tagordon.

Vi pagu neniun kotizon, sed nur la konsumitaĵojn de vi mem.

Por pliaj informoj vi kontaktu Peter Ebenau kaj Bert de Wit 
Tel: +31(0)206 946 073 Peter Ebenau kaj +31(0)235 242 643 Bert de Wit.

Notu jam ĉiun 2-an dimanĉon en vian agendon.
Ĉu vi volas resti bone informita pri la kunvenoj aŭ aliaj novaĵoj? Sciigu nin. Tio ankaŭ faciligas informadon pri tujaj, lastmomentaj ŝanĝoj.

amsterdamo.nl
Hotel De Koopermoolen Warmoesstraat 3-5 NL-1012 HT Amsterdam, Amsterdamo, NL

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureBert de Wit

User profile picturePeter Ebenau


Kunadministranto(j)