Ĉu vi scivolas kiel homoj aŭtismaj povas pli bone kompreni kaj mastri siajn vivojn kaj lokon en la socio? Venu aŭskulti Mariska de Jonge, registrita mensa konsilisto - profesio kiu ekzistas nur en Nederlando.
Dum ĉi tiu posttagmezo, Mariska donos enrigardon en sian laboron, per kiu ŝi gvidas homojn, kiuj ĵus ricevis diagnozon de aŭtismo. Ŝi kaj ŝiaj kolegoj ofertas psikoedukadon por ke klientoj povu pli bone kompreni sin mem kaj siajn defiojn. Ĉi tiu informaro estis tradukita en Esperanton speciale por ĉi tiu okazo.
Aŭtismo estas denaska neŭrodiverseco kaj ne iu malsano, kiun oni povas "kuraci". Sed ekkomprenante kiel aŭtismo manifestiĝas en ili mem, homoj kun aŭtismo povas pli bone trovi sian vojon en la socio.
Por tiuj kiuj partoprenos la kunvenon per ZOOM:
Tijd/Tempo: 13a de julio 2025 01:00 p.m. Amsterdam, Berlijn, Rome, Stockholm, Wenen
https://us02web.zoom.us/j/4882085646?pwd=a2FpMFRhcXBrNXdCeFd4WWNSQi9FUT09&omn=82174975309
Vergadering/Kunven-ID: 488 208 5646; Wachtwoord/Pasvorto: 1994b
En la pasinta kunveno okazis kvizo pro la 750-jara ekzistado de Amsterdamo. Vi povos testi vian scion, ĉar vi povos peti la kvizon. Ludu grupe! La ĝustajn respondojn vi povos ankaŭ ricevi.