Ueli Haenni pretas rakonti (per ZOOM) pri iu malsano kiu maloftas, sed estas tre malagrabla por la homoj trafitaj. La malsano estas nomita osteogenesis imperfecta en la latina,
kio signifas: ne perfekta formiĝo de ostoj. Alivorte oni diras: malsano de la rompiĝemaj ostoj. La kaŭzo de ĉi tiu malsano estas genetika difekto. Ekzistas pluraj difektoj en COL1 A1 aŭ COL1 A2-genoj. Tio signifas ke la problemoj de persono kun difekta geno povas esti diversaj kaj diversgradaj.