Esperantista Brusela Grupo spca
Kunvenoj en Kulturcentro De Pianofabriek en la proksimo de la Parvis de St-Gilles / St-Gillis Voorplein(Rue du Fort 35 Fortstraat , 1060 St-Gilles / St-Gillis), salono Casablanca 2, ĉiun mardon de 18:30 ĝis 20:00. La grupo organizas kursojn por komencantoj kaj babilkunvenoj aŭ prelegoj por progresantoj.

La klubo EBG ankaŭ organizas po ± unufoje monate “Babilemajn Spagetojn” (aŭ …Nudeloj, Karioj, Suŝioj…) en variaj lokoj, ĉu tagmeze, ĉu vespere. Ili ebligas renkontiĝi ne formale antaŭ bona manĝaĵo kaj estas malfermita al homoj kiuj ankoraŭ ne parolas Esperanton kaj estas pri ĝi scivolemaj.

www.esperantobruselo.org/eo/
nikolao(ĉe)esperantobruselo.org
Bruselo, BE

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureNicolas de Buyl


Kunadministranto(j)

User profile pictureKatja Lődör