18:30🎹 Eo2‑Prelego en De Pianofabriek, en salono CHARLEROI
Le Coq-sur-Mer / De Haan-aan-Zee
Senhezite, la plej bela banloko de la belga marbordo estas De Haan aan Zee = Le Coq-sur-Mer. Kie ni ĵus povis ĝui tre belan Beneluksan Kongreson. Ĝi estis kaj restas parko de vilaoj, kun tre agrabla arkitekturo. Ni vidos kiel Leopoldo la 2a kreis ĝin, kiel la tramo ebligis ĝin, kiuj famuloj ĝuis ĝin (ĉefe Einstein), kaj kiel oni savis ĝin en la jaroj 1970 kaj poste.
***************************************** La porkomencanta kurso de Fransuaz normale okazos ĉiumarde (laŭ la flandra lerneja kalendaro) je la 18a30, laŭ 2 sesioj — ekde la 8a de septembro 2026 por la unua sesio, — ekde la 2a de februaro 2027 por la dua sesio. en salono CHARLEROI ĉe 2a etaĝo, krom ke povas okazi ke ĝi okazu Rete per Zoom (kontrolinda kun Fransuaz) Informiĝu ĉe Fransuaz: info@esperantobruselo.org ***************************************** La paroligaj vesperoj okazos normale ĉiumarde ekde la 9a de septembro 2025 foje en la trinkejo de De Pianofabriek, kaj foje okazos en salono CHARLEROI . Eventualaj prelegoj ankaŭ ofte dissendotaj rete per zoom okazos en salono CHARLEROI. Kontrolu en la EBGa kalendaro sur Eventa Servo aŭ sur nia reteja kalendaro. Informiĝu ĉe nikolao@esperantobruselo.org ================================================================= NB: Kursoj, prelegoj kaj Ĝenerala Asembleo okazos de nun en salono CHARLEROI ĉe la 2a etaĝo en la Kultura Centro De Pianofabriek, rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo.