Facila bicikla ekskurso
11:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
BEMI-ekskurso laŭ rivero kaj poste urbopromenado

Loka

En sabato, la 22-a de aprilo 2023, je 11:00, ni renkontiĝos ĉe la ĉefa stacidomo de Osnabrück, antaŭ la ĉefa elirejo (Theodor-Heuss-Platz).

Nia programo havas tri partojn:
1. Biciklado de la stacidomo eksterurben kun vizito de muelejo kaj jaĥtklubo, reveno laŭ la bordoj de Osnabrück-kanalo kaj rivero Hase. La tuta distanco estas ne pli ol 25 km, kun paŭzoj tio okupos ĝis 3 horojn.
2. Tagmanĝo en la bierejo Rampendahl, kie oni povas elekti inter bufedo kaj menuo aŭ simple trinki bongustan bieron, produktitan ĉiloke. La bierejo estas unu el la vidindaĵoj de Osnabrück. Informoj estas ĉi-tie: http://www.rampendahl.de/
3. Piedekskurso tra la urbocentro.

Ĉiuj homoj, kiuj ŝatas bicikli, estas bonvenaj - eĉ ne-esperantistoj, se ili akceptas, ke ni tamen parolos Esperanton.
Ne estas kotizo. Elspezojn ĉiu pagas mem.
Vi ne devas aliĝi, tamen utilas al la organizantoj se vi esprimas vian intencon partopreni, aŭ per Eventa Servo (alklaku 'Mi interesiĝas'), aŭ per retpoŝto al Vladimir Kononiuk <kononiuk@freenet.de>.
La evento okazos je ajna vetero. Kunportu biciklon kaj bonan humuron.