Esperanto-Societo Monastera / Esperanto en Münster
Nia renkontiĝejo estas Sobi en la tria etaĝo de la domo Cuba, atingebla per ŝtuparo aŭ lifto (en la enira halo de Cuba). La domo staras proksime de la ĉefstacio kaj estas optimume atingebla buse aŭ trajne.
Nia reta kurso "Esperanto en dialogo" por progresintoj daŭras jam la duan jaron. Ĉiun mardon inter 18:30 kaj 19:30 per Zoom. Vidu www.esperanto.de/lehrbuch. Nuntempe ni estas en la 9a leciono. Ĉar iafoje forfalas unu aŭ alia partoprenanto, estas ankoraŭ malplena loko. Oni devas kompreni la Germanan (por fojaj klarigoj) kaj cetere jam povi iom libere (kvankam ne nepre flue) paroli Esperanton. Interesatoj turnu sin al Rudolf FISCHER fischru@uni-muenster.de .
Kiam oni abonas organizan kalendaron, ĉiuj eventoj estas aldonataj al la kalendaro kaj ajnaj eventaj ŝanĝoj
aŭtomate ĝisdatiĝas.
Jen Webcal-ligilo por aboni la kalendaron de eventoj de EO_Münster.
Uzu ĝin en programoj kiel Google Calendar, iCal aŭ similaj. Se vi bezonas klarigon kiel uzi la ligilon, legu
ĉi tiun artikolon.