Informstando dum la tago de la pasioj en Nordwalde
10:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Informstando kaj provleciono

Kunveno/Evento

La urbeto Nordwalde apud Münster festos sian 875jaran jubileon per pluraj festotagoj. Dimanĉon okazos i.a. "la tago de la pasioj": societoj kaj privatuloj montras siajn hobiojn per informstando. Grupanoj de la Esperanto-Societo Monastera, kiuj loĝas en Nordwalde, partoprenos por prezenti Esperanton. Publika provleciono estos je 15:30. Samideanoj, montru, ke Esperanto jam estas parolata! Vizitu nian informstandon en la 1a etaĝo de la urbodomo! 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj