Prezentado de la temo, diskutado kun la invitita preleganto Ottmar Jareb.
Internacia
Kion ni (ne) scias pri Atlantido? Jen la titolo de la sekva evento de la serio 'Buntaj Vesperoj' de Interkultura Centro Herzberg. La invitita preleganto, Otto Jareb prezentos la temon kaj gvidos la diskutadon, esperante je la kontribuo de partoprenantoj, vizitantoj dum la vespera programo.
atlantis.jpg87,2 kBEn ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.
Jen kelkaj sekvaj temoj, prezentadoj: 02.02. Julio Baghy, la fama verkisto, kaj prezentado de liaj verkoj, okaze de lia 130a naskiĝdatreveno 09.02. Miaj travivaĵoj kiel hungaro en Germanio (Ottmar Jareb) 16.02. Virtuala vizito al la Esperanto-biblioteko kaj arkivejo en la Esperanto-Centro Herzberg, prezentado de la Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo
Bonvenon al ĉiuj interesiĝantoj, kunagantoj, geamikoj, gastoj!
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg Tempo: Jan 26, 2021 19:00-21:15 Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna Aliĝu al la Zoom-evento: https://us02web.zoom.us/j/3691595727 Meeting ID: 369 159 5727 Kodo: 20213650