Prezentado, diskutado pri variaj, interesaj temoj kun invititaj prelegantoj
Kunveno/Evento
Jen la unua evento de planata serio de 'Buntaj Vesperoj' de Interkultura Centro Herzberg. Ni prezentos variajn temojn kaj diskutos, kiel ni povos komune agi por la celo: ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. 4Flaggen-Zusammen.jpg52,3 kB Por ĉiu semajno de ĉ. la unua duonjaro de 2021 ni elektos ion, havos preleganton aŭ temgvidanton, diskutados, lernos, ekzercos paroladon pri interesaj, variaj temoj (ekz. pri vojaĝoj, travivaĵoj en Esperantujo, kulturo, jogo, sana vivmaniero, lingvo kaj literaturo, filatelo, bibliotekoj, kolektado de esperantaĵoj, instruado, ekspozicioj, ktp.). Bonvenon al ĉiuj interesiĝantoj, kunagantoj, geamikoj, gastoj!
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg Tempo: Jan 19, 2021 19:00-21:15 Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna Aliĝu al la Zoom-evento: https://us02web.zoom.us/j/3691595727 Meeting ID: 369 159 5727 Kodo: 18872021