🖥 Esperanto en la Eŭropa Unio
19:00 - 20:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Ni diskutas.

Internacia

Ni diskutas pri la iniciato de UEA/EEU rilate al la nuna eŭropunia Konferenco pri la estonteco de Eŭropo kaj specife ties elemento de "civitana konsulto".

Kion ni celas? Kiamaniere ni faras? Ideoj? Kritikoj?

Tion ni priparolos.

Aldonaj informoj troviĝas en la dosieroj alkroĉitaj al ĉi tiu anonco (vidu sube)

Ligilo al la zuma evento (aliro eblas ekde 10 minutoj antaŭ la komenco):
https://us02web.zoom.us/j/88643857114?pwd=N1lDSVI0MUpHWlFGZGhnSTVkMFVvZz09

aŭ uzu:
Meeting ID: 886 4385 7114
Paskodo: diskuto

Cetere, la venonta rondo pri ĉi tiu temo okazos semajnon poste, merkrede:
https://eventaservo.org/e/Esperanto-en-EU-2021-06-23
do ne nepre maltrafu aliajn interesajn eventojn hodiaŭ, ekz.
la frankfurtan aranĝon pri neologismoj
https://eventaservo.org/e/00743a

Alkroĉitaj dosieroj (formato PDF):
  • "Apogu - koncize": 2-paĝa. Ĝeneralaj informoj kaj listo de 4 subtenindaj  proponoj
  • "Paneloj": 2-paĝa. Priskribo de la tasko kaj rolo de civitanaj paneloj en la Konferenco
  • "EU-Konferenco Stat 2021-06-13": 2-paĝa. Statistikaj datumoj pri niaj proponoj
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

KDL(ĉe)gmx.eu

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureKlaus Leith