🖥 Esperanto en la Eŭropa Unio
18:30 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Ni informas kaj diskutas.

Internacia

Ni informas kaj diskutas pri la iniciato de UEA/EEU rilate al la nuna eŭropunia Konferenco pri la estonteco de Eŭropo kaj specife ties elemento de "civitana konsulto".

Kion ni celas? Kiamaniere ni faras? Ideoj? Kritikoj?
Tion ni priparolos.

Ni pripensu, kiel prepari la duan fazon de la kampanjo.
(unua fazo: publikigo kaj apogado de por-esperantaj proponoj)
dua fazo: "prilabori" parlamentanojn, ĵurnalistojn (?), ... rilate al la debato pri proponoj

Mi prezentos kelkajn novaĵojn (daŭro ĉ. 20 minutoj), inter alie pri la starigo de "eventoj" en la civitana platformo. Interesas min via opinio, kiel ni plej lerte uzu tiun eblon. Se vi ĉeestas nian eŭropunian eventon (2021-06-23, 12:00 horo de Bruselo), vi havas pli bonan ideon, pri kio temas.

Aldonaj informoj troviĝas en la dosieroj alkroĉitaj al ĉi tiu anonco (vidu sube).
La statistika dosiero estas ĝisdatigita (2021-06-22).

Ligilo al la zuma evento (aliro eblas ekde 10 minutoj antaŭ la komenco):
https://us02web.zoom.us/j/83570051909?pwd=S2E5NFlIb2QrUVBCMlQ0ekMyemVzQT09

aŭ uzu:
Meeting ID:  835 7005 1909
Paskodo: konferenco

Alkroĉitaj dosieroj (formato PDF):
Libere uzeblaj dokumentoj. Disvastigo bonvenas!

  • "Apogu - koncize": 2-paĝa. Ĝeneralaj informoj kun kvar subtenindaj  proponoj 
  • "Voĉdonu por Esperanto": 1-paĝa. Mallongigita versio de "Apogu"

  • "Paneloj": 2-paĝa. Priskribo de la tasko kaj rolo de civitanaj paneloj en la Konferenco
  • "EU-Konferenco Stat 2021-06-22": 2-paĝa. Statistikaj datumoj pri niaj proponoj

Libere uzeblaj dokumentoj. Disvastigo bonvenas!

La dokumento "Prepari la duan fazon" ne jam pretas. Mi ŝatus unue priparoli kelkajn ideojn kun vi dum la diskutrondo je 2021-06-30.

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

KDL(ĉe)gmx.eu

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureKlaus Leith