🖥 Esperanto en la Eŭropa Unio
18:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Ni informas kaj diskutas.

Internacia

Ni informas kaj diskutas pri la iniciato de UEA/EEU rilate al la nuna eŭropunia Konferenco pri la estonteco de Eŭropo kaj specife ties elemento de "civitana konsulto".

Kion ni celas? Kiamaniere ni faras? Ideoj? Kritikoj?
Tion ni priparolos.

Ni pripensu, kiel prepari la duan fazon de la kampanjo.
(unua fazo: publikigo kaj apogado de por-esperantaj proponoj)
dua fazo: "prilabori" parlamentanojn, ĵurnalistojn ... rilate al la debato pri proponoj

Mi prezentos spertojn pri "eventoj" okazigitaj en la civitana platformo. Kiel ni pli lerte uzu tiun eblon? Se vi ĉeestis ekzemple nian eŭropunian eventon (2021-06-23), vi scias jam pri kio temas.

Ligilo al la zuma evento (aliro eblas ekde 10 minutoj antaŭ la komenco):
https://us02web.zoom.us/j/85990605316?pwd=aU53RmMrZEZhZ2F3NmVoK2MrVHhzZz09
aŭ uzu:
Meeting-ID: 859 9060 5316
paskodo: 1887

Aldonaj informoj troviĝas en la dosieroj alkroĉitaj al la lastsemajna EventaServa anonco.
La dokumento "Prepari la duan fazon", kiun mi tie anoncis, ne jam pretas. Mi ŝatus unue priparoli kelkajn ideojn kun vi.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

KDL(ĉe)gmx.eu

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureKlaus Leith