Neologismoj - klasika diskuttemo inter Esperantistoj
19:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Prelego kaj kvizo pri novaj vortoj, kiuj ekuziĝis en Esperanto - kaj tiaj, kiuj interttempe eniris PIVon, kaj tiaj, kiuj aperas nur en aliaj vortaroj, kaj tiaj, kiujn ĝis nun uzas nur iuj esperantistoj en forumoj kaj tujmesaĝiloj, sed ankoraŭ ne estas vaste uzataj.

Internacia

Jam en la tempo de Zamenhofo oni disputis pri ili. Kiujn specojn oni povas distingi? Kiuj estas la plej novaj, kiuj la plej furoraj, plej pridisputitaj? Ĉu vi konas la plej novajn? Kiujn vi pravigas, kiujn ne? La prelegonto kolektis multajn neologismojn kaj volas respondi tiujn demandojn, eksciti vin pri la plej ekzotaj, kaj testi viajn sciojn. 


Vidkonferenco per Zumo, la alira ligilo estas
https://us02web.zoom.us/j/408272229
La entajpenda kodo estas la nombro 1887.

 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉