Esperanto-Societo Frankfurto ĉe Majno
Ni kutime renkontiĝas trifoje monate. La plejparte uzata lingvo estas Esperanto; komencantoj rajtas kompreneble tamen uzeti la germanan.

Unua ĵaŭdo de la monato: De 18:30 ĝis 19:30 h okazas “Lingva rondo”, kiun ni cele dediĉas al lingvaj kampoj aŭ malfacilaĵoj. Poste de 19:30-21:00 h okazas prelegoj diverstemaj (por detaloj vidu la kategorion, “Programo”). La renkontiĝejo estas SAALBAU Bockenheim, Schwälmer Str. 28, 60486 Frankfurt.

Tria ĵaŭdo de la monato: Perfektiga kurso (gvid. Uli Fellmann). Per ludoj, diskutoj kaj tradukekzercoj ktp. ni plibonigas nian lingvan nivelon kaj ekkonas la lingvajn fajnaĵojn. De 18:30-20:30 h en SAALBAU Bockenheim.

Ĉiu kvara mardo de la monato: Leĝera, sencela babilado. Ni renkontiĝas inter 19:00 kaj 21:00. Bonvolu atenti: La loko por la rondaj tabloj ekde 2017 ne plu estas la antaŭe bone konata kafejo. Ni renkontiĝas en la “anstataŭkafejo”: Stattcafé, Grempstraße 21, 60487 Frankfurt/Bockenheim.

esperanto-frankfurt.de/
kontakto(ĉe)esperanto-frankfurt.de
Frankfurt am Main, DE

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureMartin Schmitt

User profile pictureUlriko


Kunadministranto(j)