Ĉiuj interesiĝantoj bonvenas, ĉu komencantoj aŭ denaskuloj, ĉu necertuloj aŭ ĝisostuloj, ĉu raŭmistoj aŭ finvenkistoj, ĉu frankfurtanoj, aliaj homoj, eksterteruloj aŭ eĉ ofenbaĥanoj.
La renkontiĝejo estas la kafejo "Stattcafé" en la urbero Bockenheim, Gremp-strato 21, 60486 Frankfurto ĉe Majno. La plej proksima metroa haltejo nomiĝas Kirchstraße, de tie estas triminuta piediro.