đŸ„‚đŸœđŸ·EBG-Bruselo : Sezonfina Vespermanĝo
18:00 - 21:00
EĆ­ropo/Bruselo
Elekti horzonon
Mendu via(j)n loko(j)n ĝis Ä”aĆ­do la 23a de Junio

LokaAlia

Saluton geamikoj,

Post du jaroj sen sezonfina vespermanĝo, finfine ĉi jare ni denove povas organizi ĝin.

Ĉu vi  estas EBGano aƭ ne, egalas, ĉiuj esperantistoj estas bonvenaj kun ties kunul(in)o.
Jen bona okazo por revidi nin unu la alian post tiu damna periodo de KoViMo.

La sezonfina manĝo 2022 okazos mardon la 28an de Junio 2022 je la 18a00 horo.

05.jpg 66,6 kB
Ni elektis fruan horon ĉar kelkaj personoj ne Ɲatas reveturi hejmen kiam malheliĝas.
Plie se la vetero sufiĉe belas, ni povos profiti agrablan vesperon ĉe la teraso, se ne interne.

Ĉe la greka Restoracio «  KRITI » 
kiun ni jam vizitis en 2014

‱ Place de BethlĂ©em - BethlĂ©emplein ‱
( Chaussée de Forest 112 Vorst steenweg )
1060 St-Gilles / St-Gillis

Je 800 metroj de la Suda stacidomo.
Plej prokimaj haltejoj 
« Bethléem » (tramo 81) je 100 m, 
 « SuÚde » (tramoj 81 & 82, busoj 48, 49 & 50) je 600m.

Bonvolu nepre mendi via(j)n loko(j)n plej laste Ĕaƭdon la 23an de Junio 
ĉe nikolao@esperantobruselo.org

Intertempe ankaƭ ne forgesu la venontajn prelegojn en salono Casablanca 2 (2a etaĝo)
ĉe de Pianofabriek, Rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 St-Gilles/St-Gillis

‱ Mardon la 14an de Junio (18a30) :
  Prelego de Kristin Tytgat pri Belarusio

Ĝis baldaƭ espereble

Nikolao
Informoj

www.esperantobruselo.org/
nikolao(ĉe)esperantobruselo.org
Chaussée de Forest 112, 1060 St-Gilles

Interesiĝantoj

0

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.

Administranto