La prelego okazos en De Pianofabriek kaj samtempe rete per Zoom
LokaKurso
"Bernard-Regis Larue prelegas pri
Kartografio (5) : « Portugala kaj Mediteranea kartografio en la 16a jarcento »
La portugaloj kaj la hispanoj estis la ĉefaj esploristoj en la 15a kaj 16a jarcento.
Ni do kompreneble ŝuldas al ili kelkajn tre belajn mapojn kaj atlasojn en la 16a jarcento, kun reprezento de la mondo pli kaj pli kompleta.
Tamen ili (la portugaloj ĉefe) malpermesis ke oni tro diskonigu tiujn novajn komercajn vojojn.
Tial la italoj, kaj ankaŭ la germanoj, ofte produktis tiajn atlasojn anstataŭ la esploristoj mem.
Pro ke mi devas izoliĝi kelkajn tagojn la prelego tamen okazos sed rete kaj estos tuje projekciata en nia kunvenejo De Pianofabriek, kaj plie mi faros en septembro specialan sesion pri montri al vi kelkajn ekzemplerojn de tiuj atlasoj, mapoj kaj libroj koncerne tiun periodon, denove el mia kolekto.
================================================================= Someraj ĉiusemajnaj renkontiĝoj okazos samtage kaj samhorare en la trinkejo ĉe la teretaĝo en De Pianofabriek. Ĉiuj bonvenaj.
Ek de la 6 de septembro 2022
La ĉiusemajna porkomencanta kurso informiĝu ĉe info@esperantobruselo.org
La paroligajkunvenoj/prelegoj okazas ĉiumarde (laŭ la lerneja kalendaro)
ambaŭ je la 18a30, en la Kultura Centro De Pianofabriek, rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo ĉe la 2a etaĝo.
Eo1 : ĉiusemajna porkomencanta kurso informiĝu ĉe info@esperantobruselo.org