Ekspozicio pri Lucien Péraire kaj pri la E-movado en Pollando ĉirkaŭ 1930, en la Nacia Biblioteko de Pollando.
Kunveno/Evento
Ekspozicio pri la bicikla vojaĝo de Lucien Péraire tra Eŭrazio en 1928-1932,
kaj pri la Esperanto-movado en Pollando dum la sama epoko.
Ek de la 9-a de Decembro 2025 ĝis 21-a de Aprilo 2026 estas, en la akceptejo de la Nacia Biblioteko de Pollando, vizitebla ekspozicio pri la bicikla vojaĝo "per kaj por Esperanto" de Lucien Péraire, juna franca manlaboristo, okazinta inter 1928 kaj 1932. afisho_BN_500x400.jpg52,4 kB
La ekspozicio estas senpage vizitebla, ĉiutage de Lundo ĝis Sabato, inter 8h30 kaj 20h30, ĉe : Biblioteka Narodowa al. Niepodległości 213 02-086 Warszawa Metrostacio : Pole Mokotowskie
Ankaŭ aperis artikolo en la numero 3 de Marto 2026 de Esperanto de UEA https://uea.org/revuoj/esperanto. La vitra montro-tablo n° 11 : skatoltablo_11_772x1024.jpg294 kB
Videblas 150 dokumentoj kaj objektoj, en 17 vitraj montro-tabloj : ili rilatas kun la E-movado en la epoko de la vojaĝo, notinde en Pollando, ili devenas de la Nacia Biblioteko de Pollando (kiu nun entenas la Bibliotekon Hector Hodler de U.E.A.), venas de la Esperanto-Muzeo en Vieno, kaj de la persona kolekto de Lucien Péraire (pasporto, fotoj, taglibroj, mapoj, flagoj) kiun li donacis al Esperanto-France ; ĉio-tio estas rigardebla en la ekspozicio — krom la biciklo !