Ekspozicio "VOJAĜO" pri la biciklisto Lucien Péraire en Varsovio
18:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Varsovio
Elekti horzonon
En Nacia Biblioteko de Pollando : inaŭguro de la ekspozicio pri la vojaĝo de Lucien Péraire (1928-1932)

Kunveno/Evento

Ekspozicio pri la bicikla vojaĝo de Lucien Péraire tra Eŭrazio en 1928-1932

kaj pri la Esperanto-movado en Pollando dum la sama epoko


Ek de la 9-a de Decembro 2025 ĝis 31-a de Marto 2026 estas vizitebla en la akceptejo de Biblioteka Narodowa (Nacia Biblioteko de Pollando) ekspozicio pri la bicikla vojaĝo kiun, inter 1928 kaj 1932, Lucien Péraire, juna franca manlaboristo, faradis "per kaj por Esperanto".
Anonco de la ekspozicio ĉe Biblioteka Narodowa (pl/en)
Raporto pri ties inaŭguro (pl/en)

La ekspozicio estas libere vizitebla, ĉiutage de Lundo ĝis Sabato, inter 8h30 kaj 20h30, ĉe :
Biblioteka Narodowa
al. Niepodległości 213
02-086 Warszawa
Metrostacio : Pole Mokotowskie

Oficiala malfermo de la ekspozicio okazos je Mardo 9-a de Decembro 2025 ek de la 6-a vespere. Esperantistoj kaj biciklistoj estos akceptataj — sen sia biciklo. — « The ceremony will be held in English. Please confirm your attendance by December 5th »

Dum la inaŭguro, Pascal Dubourg Glatigny prezentas la aferon :
PDG_al_publiko_400x1024.jpg 146 kB


La vitra montro-tablo n° 11 :
skatoltablo_11_772x1024.jpg 294 kB


Vizitu la retejon Péraire ĉe EHESS : https://peraire.huma-num.fr/eo

Afiŝo de la ekspozicio : "VOJAĜO, bicikle ĝis Azio, per kaj por Esperanto" :
Vojagho_853x682.jpg 108 kB

SAT-kongreso de 1927 en Liono, la unua E-ista okazo en kiu ĉeestis Lucien Péraire (la ruĝa-ora-verda flago ankaŭ videblas en la ekspozicio) :
F.24.SAT-kongreso-1927.jpg 157 kB


Fotogravura plato per kiu estis presitaj poŝtkartoj, kiujn survoje vendis Lucien Péraire :
fotogravura_plato.jpg 138 kB


Afiŝo de kongreso kaj ekspozicio de Bureau International d'Éducation en 1929 :
EdukadoTirasLaMondonElMilito.jpg 104 kB


Afiŝo de la U.K. de 1931 en Krakovo :
Krakow1931.jpg 90,4 kB


150 aliaj dokumentoj kaj objektoj, en 17 vitraj montro-tabloj, kiuj rilatas kun la E-movado en la epoko de la vojaĝo, notinde en Pollando, objektoj kiuj devenas de la Nacia Biblioteko de Pollando (kiu nun entenas la Bibliotekon Hector Hodler de U.E.A.), kaj originalaj devenaĵoj de la vojaĝo de Lucien Péraire (pasporto, fotoj, taglibroj, mapoj, ricevitaj de Esperanto-France), ĉiuj estas videblaj en la ekspozicio — krom la biciklo !

Ĝenerala informo de UEA pri la ekspozicio : Gazeta komuniko 1271 de UEA

Piede de ĉi-paĝo, alklaku "Ekspozicio_VOJAGHO_Peraire_Varsovio.pdf"
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj