🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg – la Esperanto-urbo: du prelegoj pri historio kaj literaturo de Pollando lige kun la ĵusokazinta pola nacia festo.
19:00 - 21:15 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Historio kaj literaturo de Pollando: ĉu ni scias sufiĉe pri la temo kaj ankaŭ pri grava histori-rilata nacia festo? Aŭskultu kaj lernu kun ni!

Internacia

Jerzy DRYJA, ŝatanto de turismo kaj historio, parolos pri unu el la plej gravaj datoj en la historio de sia lando – la 3-a de majo 1791. Li prezentos historiajn cirkonstancojn de tiu periodo kaj la ideojn de la Konstitucio de la 3-a de majo.
La alia, priliteratura prelego, temos pri la ĉefverko de la granda poeto de pola romantismo Adam Mickiewicz [mickjeviĉ] – la pola nacia epopeo “Sinjoro Tadeo”, en la majstra Esperanta traduko de Antoni Grabowski.

En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. La tutan prelegserion de 'Buntaj Vesperoj' vi trovas ĉi tie.
11.05. Lingvaj kaj kultur-minoritatoj en Eŭropo (Peter Zilvar)
18.05. Migradvojoj en la Harz-montaro kaj kreado de Esperanto-migradatestilo (P. Zilvar)
25.05. Internacia kunlaboro kaj eŭropaj klerigprojektoj (P. Zilvar)


Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Tempo: 04.05.2021 19:00-21:15 Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
https://us02web.zoom.us/j/88011804771 (nova ĉambro!)
Kodo: 18872021
Bonvenon! 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉