Facila bicikla ekskurso
10:00 - 15:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
BEMI-ekskurso de EKC (Esperanto-Kultur-Centro) en Tuluzo kadre de SEMEO (SEMajno de EsperantO)

Loka

EKC (Esperanto Kultur Centro en Tuluzo) okazigas SEMEO-n (SEMajno de EsperantO) de la 10a ĝis la 20a de marto 2024 kun diversaj programeroj (lingvostaĝo, koncertoj, ludoj, standoj en universitato, ktp.)
Enkadre de SEMEO EKC planas biciklan ekskurson la 10an de marto, deironta el la placo Capitole je la 10a horo cele al laŭiro de Touch-rivereto, libertempejo La Ramée, Meteorologia nacia centro (Météopole) kaj strato Zamenhof. Vi povas ekkoni detalan itineron je https://cutt.ly/gwCOkmhe.
photo1707483938.jpeg 182 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉