🖥 Kiel esperantistoj eblas apogi sian lingvon kadre de la Eŭropa Unio? | Ripetiĝo okazos ĵaŭde
19:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Partoprenu la EU-Konferencon pri la estonteco de Eŭropo - apogu por-esperantajn proponojn!

Internacia

Esperanto en Eŭropo: Ĉu esperantistoj apogas sian lingvon kadre de la Eŭropa Unio?

Retorika demando, ĉu ne? Do, ni uzu la eblecon plividebligi Esperanton en Eŭropo kaj konsciigi al eŭropuniaj instancoj la valoron de nia lingvo. 

Komence de majo 2021 estis lanĉita plia elemento kadre de la eŭropunia Konferenco pri la estonteco de Eŭropo: la civitana dialogo, konsultado de eŭropuniaj civitanoj per interreta platformo.

Ĉu tio utilas por antaŭenigi nian lingvon en Eŭropo? Jes! 
Ni eksplikos kial, kaj ni montros kiel partopreni la civitanan dialogon de la Konferenco.

Ligilo (aliĝo eblas ekde 10 minutoj antaŭ la komenco):
https://us02web.zoom.us/j/81693384692?pwd=Y1JVNFpkRVQ2WW12cjlEOEpVcWlwUT09
aŭ uzu: Meeting ID 816 9338 4692, paskodo: apogo

La evento ripetiĝos ĵaŭde, la 3-an de junio 2021, je la sama horo.

Do ne maltrafu la "Buntan Vesperon en Herzberg - la Esperanto-urbo: Pola literaturo kaj Sinjoro Tadeo" (komencas je la sama horo), kun interesa prelego de Jerzy Dryja, kaj aliĝu al nia evento ĵaŭde!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj